Kulturtrezorejo

Prezento de materialo fare de kolombiaj esperantistoj kiel atesto de la disvolviĝo de Esperanto en Kolombio kaj de nia Kolombia Kulturo.

DUM LA NAŬDEKAJ JAROJ: en la historio de la kolombia esperanta movado.

Ni daŭrigas per la rememoro de niaj kolombiaj renkontiĝoj kaj de niaj diversaj aktivuloj en nia kolombia esperanta movado, ĉi-okaze, dum la naŭdekaj jaroj… de 1.990 ĝis 2.000, kio estas nomata la “Kvina epoko” (vidu ĉi tie). La profesoro Luis Jorge Santos rakontas al ni siajn travivaĵojn kaj spertojn dum tiuj jaroj kaj la evoluon […]

LA KANZONO DEL´ GAJECO

Hodiaŭ mi prezentas al vi tre belan kaj mondfame konatan kanzonon.  Ĉi tiu traduko estis farita de Jorge Velasquez, Medeĝina esperantisto, de la kantoteksto de Miguel Rios.  Aliaj kantotekstoj kun similaj titoloj, akompanataj kun la muziko de la Naŭa simfonio de Beethoven.estas troveblaj jene:  1- “Himno al la Ĝojo (Canção da Alegria) – Coral Aurélio Silveira”  […]

KRISTNASKO… nova epoko por la homaro! La Granda Amiko- kanzono

https://www.youtube.com/watch?v=_JEchRohAV4&feature=emb_logo Naskiĝis Jesuo! La majstro. Aliaj antaŭvenis kiel profetoj kaj mesaĝistoj. Aliaj estis diktatoroj aŭ kruelaj ĉefuloj. Sed … naskiĝis Majtro, redemptoro, ekzemplodona gvidanto. Li instruis nin per sia propra vivo, ĝis tia grado… ke donacis li malavare sian vivon por ke ni plibonigu kaj gajnu la niajn. Naskiĝis nia GRANDA AMIKO, ekzemplodona de amo, […]

LA SANKTA NOKTO – Kristnaska Kanto.

En decembro la kristanaj landoj celebras feston por soleni la naskiĝon de Jesuo Kristo, laŭ kristnaskaj tradicioj (vidu).  Mi sciigas al vi ke estas trobebla indekso de Kristnaskaj kantoj.(vidu) Ĉi tiu kanto, La Sankta Nokto, estas mondkonata kaj tre kortuŝa. Mi prezentas la tradukitan version de Ismael “Mayo” Lopez,  Kolombia esperantisto.  Kaj aldonas sube plurajn krist-naskajn kantojn kaj filmetojn. […]

Rakontoj pri Talentoj kaj beletro – Intervjuo.

Saluton karaj.  Hodiaŭ mi volas prezenti al vi intervjuon faritan al s-ro Ismael Lopez, kies pseŭdonimo estas “Mayo” kaj kiu havis klubon tradician kaj sukcesan en Bogoto dum la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj.  Li estas elstara esperantisto de nia kolombia movado. Mi pere de ĉi tiu renkontiĝo volas omaĝi lin kaj danki pro lia laborado […]

Kolombia kulturtrezorejo: Nia nova blogo !!!

Kun granda plezuro mi prezentas al vi ĉi tiun blogon kiu volas esti instruiga kaj eduka, kaj samtempe pere de ĝi ni diskonigos la erojn de nia Kolombia kulturo kaj folkloro, cele al la praktika uzo de ĝi en la ĉiutaga vivo, dum renkontiĝoj kaj kunvenoj, por amuziĝi kaj lerni, ĝuante niajn pitoreskajn Kolombiajn morojn  kaj […]

Granado – Tradukita kaj kantata de Majo López

Vaste oni povas paroli pri kontribuaĵoj de movademaj geesperantistoj nacie kaj internacie. Preskaŭ senlime pri tiuj, kiuj ne trovas en aĝoj barojn por senlace krei ene de Esperantujo. Majo López estas unu el tiaj Herooj. Dum pluraj jaroj li aktivis per artaj, komercaj, eldonaj kaj kunkreataj projektoj. Jam tre famas inter kolombiaj esperantistoj la “Majo […]

es_COES
Volver al inicio