KION KANTI DUM FESTO DATREVENA? Feliĉan datrevenon kaj Matenkanto.

KION KANTI DUM FESTO DATREVENA? Feliĉan datrevenon kaj Matenkanto. 1
KION KANTI DUM FESTO DATREVENA? Feliĉan datrevenon kaj Matenkanto. 2

Ekzistas pluraj manieroj gratuli niajn karulojn rilate ilian naskiĝtagon: 

“Feliĉan datrevenon”…

“Feliĉan naskiĝtagon!”…

“Ĝuu vian naskiĝtagon”…

“Gratulojn je via naskiĝtago!”…

“Bondezirojn al vi” aŭ “Ni gratulas vin” aŭ “Ĉion bonan al vi” estas la esperantigita titolo kaj unua verso de tradicia usona anglalingva kanto (Happy Birthday to You), per kiu oni gratulas personon okaze de ties naskiĝtago” (VIDU)

 

 

FELIĈAN DATREVENON

Traduko fare de Jorge Velasquez

Atingu jaron feliĉ’

atingu jaron feliĉ’

atingu jaron…(nomo)…

ni deziras al vi.

 

Atingu jaron feliĉ’

atingu ilin feliĉ’

ke daŭrigu atingante,

ĝis la jaro tri mil.

 

 

 

Cumpleaños feliz

te deseamos a ti

cumpleaños (nombre)

cumpleaños feliz.

 

Que los cumpla feliz,

que los vuelva a cumplir,

que los siga cumpliendo,

Hasta el año 3000.

Ekzistas pluraj versioj de tiu kanto: “Happy Birthday to You” originale verkita de Matty kaj Mildred Hill en 1893, kaj mi prezentas kelkajn. Eĉ mi proponas miksi ilin por pliriĉigi la kanzonon.

UNUA VERSIO

Bondezirojn al vi

Bondezirojn al vi

Bondezirojn al …(nomo)

Bondezirojn al vi

DUA VERSIO

Ĉion bonan al vi!

Ĉion bonan al vi!

Ĉion bonan kara (nomo)!

Ĉion bonan al vi!

TRIA VERSIO

Ni gratulas al vi,

En la dato feliĉa,

Vivu longe sur tero,

Kun la sorto plej riĉa,

Vivu …(nomo)!/Bondezirojn al (nomo)!.

FELIĈAN DATREVENON

Miksita versio -Mia propono

Bondezirojn al vi

Ĉion bonan al vi!

Bondezirojn al …(nomo)

Ĉion bonan al vi!

 

Ni gratulas al vi,

En la dato feliĉ´,

Vivu longe sur tero,

Kun la plej bela riĉ’.

 

MATENKANTO (Naskiĝtaga Serenado) (meksika popolkanto/R. Seidel)

el la hispana kanto “Las mañanitas” fare de meksikano Manuel María Ponce,1914. 

Aŭdu jenan matenkanton

kium kantis reĝ´ David

Estas via festotago

kaj ni ĝin kantas al vi.

Vekiĝu, kara vekiĝu!

leviĝas matena sun´

jam la birdoj kun ni kantas 

ĵus sin ekkaŝis la lum´.

Floro de mia pasio

Vi plej bela pasiflor´,

amu min ĉar mi vin amas

en la profundo de l´ kor´

Vekiĝu, kara vekiĝu!

leviĝas matena sun´

jam la birdoj kun ni kantas 

ĵus sin ekkaŝis la lun´.

Ekzistas pluraj malsamaj kanzonoj por omaĝi la naskiĝtagon kaj pri ili vi povas informiĝi en la sekva ligilo: 

“Happy Birthday” kaj Aliaj Naskiĝtagaj Kantoj 

Mi prezentas la Matenkanton kantata de Oliver Tzaut. 

Krome troveblas ali-specajn kanzonojn en esperanto en lia paĝo otzaut.

3 comentarios

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos obligatorios están marcados con *

Este sitio web utiliza Akismet para reducir el spam. Mira aquí cómo es tratada tu información.

es_COES
Volver al inicio