Granado – Tradukita kaj kantata de Majo López

Vaste oni povas paroli pri kontribuaĵoj de movademaj geesperantistoj nacie kaj internacie. Preskaŭ senlime pri tiuj, kiuj ne trovas en aĝoj barojn por senlace krei ene de Esperantujo. Majo López estas unu el tiaj Herooj. Dum pluraj jaroj li aktivis per artaj, komercaj, eldonaj kaj kunkreataj projektoj.

Jam tre famas inter kolombiaj esperantistoj la “Majo Klubo”, drinkejo kaj restoracio internacie konata pro siaj servoj, pro tio ke ĝi estis unu el la kernoj de renkontiĝoj de eo-parolantoj kaj eo-vizitantoj en Bogoto kaj ĉefe pro la muzika kaj arta etoso bazita sur la simpatieco de nia amiko Majo.

Multajn rakontaĵojn havas veteranaj kaj junaj samideanoj kiuj iam iel ie rilatiĝis kun Majo. Ili eventuale komencos aperi en nia blogaĵo. Ĉi foje, mi verkas por legantoj de nia blogo por diskonigi kanton senditan de li al mia Vatsapa numero.

Temas pri la klasika kanto “Granado” verkita de la meksika komponisto Agustín Lara. Majo, ĉirkaŭ siaj 90 jaraĝoj ankoraŭ lerte ludas la pianon kaj kantas.

Mi esperas, ke vi, leganto, estos ankaŭ fiera aŭskultanto, kiel mi.

Granado - Tradukita kaj kantata de Majo López 1

Un comentario

  • Brave !!! Tre granda kaj bona riĉaĵo ni havas kun nia amiko Ismael “Mayo” Lopez, kaj en liaj tradukoj.
    Li estas parto de nia kultura kaj tradicia trezorejo.
    Dankon al li pro lia laborado, kaj pro ebligi al ni aŭskulti nian tradician kolombian muzikon en nia kara lingvo esperanto.
    Gratulon al li, kaj ankaŭ … multan dankon!!!

    Responder

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos obligatorios están marcados con *

Este sitio web utiliza Akismet para reducir el spam. Mira aquí cómo es tratada tu información.

es_COES
Volver al inicio