Kolombia kulturtrezorejo: Nia nova blogo !!!

Kun granda plezuro mi prezentas al vi ĉi tiun blogon kiu volas esti instruiga kaj eduka, kaj samtempe pere de ĝi ni diskonigos la erojn de nia Kolombia kulturo kaj folkloro, cele al la praktika uzo de ĝi en la ĉiutaga vivo, dum renkontiĝoj kaj kunvenoj, por amuziĝi kaj lerni, ĝuante niajn pitoreskajn Kolombiajn morojn  kaj tradiciojn.

DEZIRARO
Poemo verkita de Max Ehrmann (1927).

Esperantigita de S-ro ISMAEL “MAYO” LOPEZ (1982)

Iru vi trankvila

meze de la bruo kaj la urĝo;

kaj pensu pri la paco

kiu estas trovebla en la silento.

kiel pli eble,

kaj sen rezigni,

subtenu bonajn rilatojn

kun la proksimuloj.

Diru vian veron

ĉiam serene kaj klarmaniere;

aŭskultu l’aliulojn

enkludante la ignorantulojn,

ankaŭ ili havas proprajn historiojn.

Evitu

la bruantojn kaj kverelantojn.

kiuj estas ĝenaĵoj por la spirito.

Se vi komparas vin kun la aliuloj

vi iĝos vanulo aŭ amarulo

ĉar ĉiam estas personoj

pli valoraj aŭ pli malvaloraj ol vi.

Ĝuu viajn sukcesojn,

ankaŭ viajn projektojn;

estu vigla pri viaj propraj aktivadoj

eĉ se ili estas humilaj;

agi tiel estas trezoraĵo

dum la ĉiamaj ŝanĝantaj cirkonstancoj.

Estu atentema pri viaj negocoj,

ĉar la mondo estas plena de trompaĵoj

sed ne permesu ke tio

fariĝu vin blinda pri la virtoj ekzistantaj.

Estas multaj personoj

kiuj strebas sin

por atingi noblajn idealojn,

sekve, abundas en la vivo heroaĵoj.

Estu vi sincera kun vi mem,

ĉefe ne simulu korinklinojn

kaj ne estu senhontulo pri la amo,

ĉar meze

de ĉiuj malfacilaĵoj kaj elreviĝoj

la amo estas longdaŭra kvazaŭ la ŝtono.

Akceptu facile kaj milde

la konsilojn de la jaroj

kaj abandonu ĝentileme

l’aferoj de la juneco.

Klerigu la forton de la spirito

por ke ĝi protektu vin

dum la subitaj malfeliĉoj;

multaj timoj naskiĝas

de la tedo kaj la soleco.

Konservu sanajn disciplinojn

sed estu indulgema pri vi mem.

Vi estas

kreitaĵo de la universo

ne malpli ol la plantoj kaj la steloj;

pro tio vi rajtas plenvivadi,

eĉ se por vi estas klare aŭ ne

ke certe,

la universo marŝas kiel devas esti.

Malgraŭ

viaj laboroj kaj deziroj

nepre estu vi paca kun Dio

ne gravas la ideo

kiun vi havas pri Li.

Vigliĝu la pacon de via animo

meze de la brua konfuzaĵo de la vivo,

ĉar, eĉ kun tutaj siaj farsoj,

afliktoj kaj nesukcesaj revoj,

la mondo estas ankoraŭ bela!

Estu vi prudenta

kaj defendu vian feliĉon!

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos obligatorios están marcados con *

Este sitio web utiliza Akismet para reducir el spam. Mira aquí cómo es tratada tu información.

es_COES
Volver al inicio