Per Netflikso: La perfekta diktatoreco – “La dictadura perfecta”

Per Netflikso: La perfekta diktatoreco –

“La dictadura perfecta”

Meksikujo, 2014. Verkita de Luis Estrada kaj Jaime Sampietro. Reĝisorita de Luis Estrada. Bandidos Films. 111 minutoj.

La temo, precipe forvidaj kanaloj kaj ties fikoteco, kompreneble estas ne nur meksika sed ankaŭ tutmonda, kaj vi povas esti certa, ke multaj latinamerikanoj sentos, ke sia lando estas tute identigita per la fimo: miakaze, la filmo pensigis min pri Caracol kaj RCN, t.e. la plej gravaj novaĵaj korporacioj en Kolombio. En Meksikujo, la kotaĵo nomiĝas Televisa, sed la reĝisoro Luis Estrada aŭ la produktisto, Bandidos Films, ne estas tiel kuraĝaj por ĝin elnomi.

La tiel nomata “ĉina kesto” aŭ “matrjoŝka pupo” estas la ĉefa agadmaniero de ĉi tiuj korporacioj. Ili kaŝas vere gravan novaĵon, pri kiu iu potenculo ne volas, ke ĝi estu publikigita, samkiel matrjoŝkoj havas enmetitaj pupoj.

Kiel? Facil-facile. Ili kunlaboras kun la ĵurnalistoj por serĉi kortuŝan novaĵon altirantan la tutan atenton de la forspektantoj.

Nunaj politikistoj pligravigas siajn sociajn retojn. La prezidento Donald Trump alsupris al la Blanka Domo dank’ al sia “tviterado”. Tiu aspekto ne estis preteratentita de la filmo. “Matrjuŝkado” estis farita, kiam rete trendis stulta, racisma diraĵo de la meksika prezidanto al la usona ambasadoro. Tio okazis en la vera vivo. Tiu unua sceno krome estas bildigo de tipa amuza situacio: prezidantoj fuŝparolantaj la anglan.

Mi estus ŝatinta, ke La perfekta diktatoreco pli emfazu la rolon de la piedpilkaj forvidsendaĵoj. Ja tiu de dramserioj estis montrita: Ankaŭ la riĉuloj amas estas la “rakontaĵo ene de rakontaĵo”, kiu ĉiujn kliŝojn de la longa meksika forvidnovelo uzas. Kiam mi volas ridi, mi spektas meksikajn dramseriojn. Tiel kliŝaj ili estas.

Opinia sondado estas alia el la stultigiloj de amaskomunikiloj. Opinioj estas la plej malkara varo el ĉiuj, kaj ni estas nutritaj per ili ĉiutage, kiel Estrada tion al ni montras.

Ĉu en Esperantaj amaskomunikiloj samo okazas? Ne vere. Eble nur tielgrade, ke kelkaj Esperantaj amaskomunikiloj estas la voĉoj de registaroj, precipe Ĉina Radio Internacia kaj Radio Havano Kubo, kaj ili ne permesus, ke malkonfortaĵoj pri ties registaroj estu aŭdataj per iliaj komunikiloj. Ho!, tre laŭda kaj kortuŝa estis via mesaĝo en Radio Havano okaze de la morto de patro-barbulo, kara samideano Renato Corsetti! Kaj kio pri la voĉo de tiuj, laŭ kiuj Malfidel’ Kastro Putinid’ estis friponego?

Feliĉe plejmulto el niaj amaskomunikiloj estas sendependa.

Irigoj de papo Francisko ien ajn estas alia “ĉefrolulemo”, kiu distras atenton, kiel montras la fino de la filmo. Kaj fakte hodiaŭ, la 6an de aŭgusto 2017, en Bogoto, mi sidas ĉi-momente antaŭ mia forvidilo. Oni ne parolas pri alia aĵo ol la veno de “la Sankta Patro”. Fiaj amaskomunikiloj!

Ĉu la sceno, kie la guvernisto Karmelo (amuzlingvaĵe interpretita de Damián Alcázar, kiu ĵus aktoris en la 3a sezono de Narcos) persone mortpafas iun en sia oficejo, kaj ankaŭ la sceno de la kroĉitoj de la mafiuloj enireje de la ŝtato, estas troigoj? Fakte maltroigoj. Kredu min, gesinjoroj: politiko estas la plej granda ekzistanta mafio. Nur per subskribo politikisto povas mortigi vin. Kaj Meksikujo nun vivas la malĉielon vivitan en Kolombio tempe de La Perforto kaj la drogkarteloj. Realeco superas fikcion.

Lingvemuloj: jen esprimoj el la filmo, troveblaj en Esperanta Vikivortaro:

Luis Elíver Castro

Deja un comentario