Alvoko por instruistoj

Alvoko por Instruistoj
Kurso de Esperanto por hispanlingvanoj

UEA, TEJO kaj KEL serĉas instruistojn kiuj regas la hispanan por aparteni al teamo de instruistoj kiuj gvidos sesiojn dum ĉi tiu kurso por hispanparolantoj. 

Temas pri 16-sesia kurso, instruota al du grupoj. Ĝi estas planita laŭ metodo kiun ni kreis en Kolombio por efektivigi la kursojn kaj samtempe malpezigi laboron de la instruistoj kaj ĉefe kunporti aktivulojn al la movado. Ni, do, trejnos ĉiujn aliĝintojn de ĉi tiu alvoko.

Ni volas plenumi du celojn:

  • Oferi al movademuloj metodon por instrui kursojn sia-loke.
  •  Krei teamon por instrui en ĉi tiu iniciato de UEA, TEJO kaj KEL.
La aliĝperiodo por instruistoj estos malfermita ĝis dimanĉe la 21-a de junio, kaj inter la 23-a kaj kaj la 26-a ni okazigos 4 trejnsesiojn. Krome, la organizoj disponas ekde membrecoj ĝis kuponoj de la libroservo por la instruistoj elektotaj.
 
La trejnadon kaj la kurson ni realigos virtuale per la platformo Teams de Microsoft. Do bezonatas, laŭeble, havi bonan komputilon kaj interretkonekton. Ni donos al vi propran konton por uzi la programon.

La alvoko por gelernontoj estas tie-ĉi. Ni dankas se vi ĝin helpas diskonigi.  😉
Alvoko por instruistoj 1

La aliĝoj jam finiĝis, atentu poste por novaj eventoj

es_COES
Volver al inicio