Kursoj en Esperanto

Kursaro de latinidaj lingvoj

Instruotaj en Esperanto, por geesperantistoj

0
TAGOJ POR ALIĜI ​

 

Kolombia Esperanto Ligo jen prezentas al vi siajn plej novajn virtualajn kursojn por lerni la francan, italan, portugalan kaj hispanan lingvojn!

En 20 lecionoj vi lernos paŝon post paŝo kiel skribi, legi, aŭskulti kaj ekparoli, kun helpo de majstra instruisto kiu gvidos vin dum la procezo helpe de altiraj instru-materialoj, kanzonoj kaj filmetoj.

La sesioj daŭros 2 horojn kaj okazos lunde, merkrede kaj vendrede dum 7 semajnoj. La limdato por aliĝi estas la 24-a de Majo 2020, kaj la kurso komenciĝos la 25-an de Majo. Ni sendos al via WhatsApp-numero kaj al via retpoŝto la enirkodon. Sube aperas la studprogramoj.

Kursoj en Esperanto 1

NIAJ INSTRUISTOJ

Luana França

Kursoj en Esperanto 2

Luana França estas ĵurnalisto el Brazilo. Ŝi esperantiĝis en 2006 kaj aktivas en Brazila Esperantista Junulara movado. Partoprenis kaj organizis diversajn esperantajn renkontiĝojn  en siaj urbo kaj lando. En 2010 venkis la konkurson Partoprenu IJK-n por vojaĝi al Kubo kaj ĉeesti en Internacia Junulara Kongreso de Esperanto. Partoprenis naciajn kaj internaciajn eventojn en Brazilo kaj Eŭropo. En 2019, ŝi venis al Kolombio pere de la konkurso “BEJO-Ataŝeo” kiel volontulo en Kolombia Esperanto-Ligo dum 3 monatoj. Danke al ŝi nun Kolombia Esperanto-Ligo havas propran oficejon kaj diversaj projektoj antaŭenirigas la disvastigadon de la lingvo en nia lando pro siaj iniciatoj.

Luis E. Castro

Kursoj en Esperanto 3

Luis Elíver Castro-Rodríguez instruas lingvojn de antaŭ pli ol 20 jaroj. Esperantistiĝis en 2000. Kolombiano, ekde 2006 – kanadano. Studis en franca Kanado modernajn lingvojn ĉe Vanier College, tie defendinta disertacion pri esperantologia temo kaj gvid-instruinta la italan kaj la hispanan. Licenciulo pri germanaj studoj de la Universitato de Montrealo, tiea disĉiplo de Igor Mel’čuk kaj Jean Grondin. Blogisto de “Per Netflikso”. Vicprezidanto de KEL. Membro de ESK (Esperanto-Societo Kebekia). Instruas aktuale la francan, la italan kaj la anglan ĉe pluraj lingvolernejoj. Radia sonteknikisto kaj parolisto ĉe la ital-akĉenta radiostacio CFMB Radio Montrealo dum 9 jaroj. Produktis, kadre de “Onda Latina”, la programeron Hispanohablante pri literaturo, lingvistiko, lingva instruarto, esperantologio kaj civilizoj. Tutmonda Duolingo-ambasadoro.

Gonzalo Bermudez

Kursoj en Esperanto 4

Gonzalo Bermúdez Rivera estas diplomiĝinto pri la angla kaj la franca ĉe la Nacia Universitato de Kolombio en 1977, kaj havas du magistriĝojn: Unu pri la hispana, ĉe Purdue Universitato (West Lafayette, Indiana, Usono) en 1987, kaj alia pri Latinamerikaj Aferoj ĉe Ŝtata Universitato de Novjorko en Albany. Li Esperantiĝis en 1972 dum li estis universitata studento, en speciala kurso gvidita de la tiama prezidanto de Kolombia Esperanto Ligo (KEL), kaj kunordigita de profesoro mem de la Universitato. Gonzalo instruis plurajn Esperantokursojn en la universitato mem dum li estis studento, kaj forte aktivis en la kolombia Esperanta movado dum multaj jaroj. Partoprenis en la 64-a U.K. en Svislando kaj la 69-a U.K. en Kanado. Translokiĝis al Usono en 1984 kie membriĝas en la asocio Esperanto-USA, kaj ankaŭ en la kolombia asocio. Li estis delonge instruisto pri la hispana en Usono ĝis la jaro 2000, kiam ŝanĝis specialiĝon por labori kiel hispana interpretisto. En la nuntempo Gonzalo laboras kiel interpretisto por la hispana, la franca kaj la portugala pri lerneja edukado, por la lernej-sistemo de la regiono kie li loĝas en Usono.

Pago por kolombianoj per PayU

 

Kolombianoj povos pagi rete per PSE aŭ per fizika mono en Efecty, Paga Todo, Gana, ktp., danke al nia alianco kun la pagsistemo PayU. Vi senprobleme povas fidi je ĝi.

Kursoj en Esperanto 5

Pago por eksterlandanoj per PayPal - Kategorio A

KATEGORIO A:

Aŭstrujo, Belgujo, Britujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Irlando, Islando, Luksemburgo, Nederlando, Norvegujo, Svedujo, Svisujo, Aŭstralio, Japanujo, Kanado, Novzelando, Sudkoreujo, Usono. Pagas 35 EUR landoj. Klaku sur la suba butono

Kursoj en Esperanto 6

Pago por eksterlandanoj per PayPal - Kategorio B

KATEGORIO B:

Ĉiuj aliaj landoj pagas 22 EUR.

Klaku sur la suba butono por realigi vian pagon. Memoru aldoni vian informon en la subsuba aliĝilo por ricevi informon rilatatan al nia kursaro. 

Kursoj en Esperanto 6

ALIĜPROCEZO

  1. Plenumu la aliĝilon antaŭ la limdato: 24-a de Majo 2020.

  2. Realigu la pagon: Vi povas uzi nian pag-sistemon de PayU (pagu per PSE, Efecty, Paga Todo, ktp.), aŭ vi povas transpagi al nia bank-ŝparkonto de Bancolombia: 100-796150-51. Ajn-kaze aŭ de ĝiro aŭ de rekta transpago, sendu foton de la kvitanco al [email protected]. Se vi havas ajnan dubon, kontaktu nin per la numero: +57 314 4087211

  3. Atendu konfirmon en via retpoŝto aŭ per WhatsApp rekte de la instruisto kiu gvidos la kurson.

DATOJ:

25-a de majo ĝis 8-a de julio

PREZO:

$150.000 (35 EŬROJ) Por ne-Kolombianoj de la KATEGORIO A

$100.000 (22 EŬROJ) Por kolombianoj kaj eksterlandanoj de la KATEGORIO B

(do malpli ol po unu dolaro por horo!)

GRUPOJ*:

Itala: 7 – 9 atm

Franca: 11 atm – 1 ptm

Portugala: 2 – 4 ptm

Hispana: 8 – 10 atm

*Laŭ Kolombia horzono: UTK -5

Enhavo de la kurso pri la franca

1-a sesioprezentiĝi kaj demandi nomon de aliulo.

2-a sesioLa alfabeto kaj la sonoj de la franca. Literumado de onia nomo.

3-a sesioLandonomoj kaj ties genro; difinaj artikoloj; la nombroj ĝis 69.

4-a sesio: La tagoj, la monatoj, la sezonoj; frazoj por enklasa komunikado.

5-a sesioSalutoj kaj ĝisrevid-formuloj; vi-diri kaj ci-diri; la sono [y]; nedifinaj artikoloj.

6-a sesio: Petado de informoj; la nombroj ĝis 99 por doni telefonnumeron.

7-a sesio: Doni personajn informojn; diri onian naciecon; la verbo être.

8-a sesio: La sonligado aŭ “liason”; c’est kaj il est; verboj “parler” kaj “s’appeler”.

9-a sesioLa verbo “avoir” por esprimi aĝon; être por aliaj personaj informoj; la adjektivaj pronomoj quel(s) kaj quelle(s); posedaj adjektivoj.

10-a sesio: Pourquoi kaj parce que / pour; la interpunkcio.

11-a sesioSimulado 1 pri la ekzameno Diplôme d’études en langue française (DELF).

12-a sesio: La rolvortetoj por landoj kaj urboj.

13-a sesio: Lokaj rolvortetaj esprimoj kun artikolo.

14-a sesio: au, à la, à l’; la verboj aller kaj prendre.

15-a sesioLa neado; la verbo habiter.

16-a sesio: La montraj adjektivoj ce, cet, cette, ces; la verbo venir.

17-a sesio: Demandoformoj.

18-a sesio: Simulado 2 pri la ekzameno Diplôme d’études en langue française (DELF).

19-a sesio: La familio; la posedaj adjektivoj (2).

20-a sesio: Revizio kaj prezentadoj.

Enhavo de la kurso pri la itala

1-a sesio: Trejnado pri prononco.

2-a sesio: Ĉe la telefono. La neado: non.

3-a sesio: Ĉe la stacidomo. Ce. La “malpura s“.

4-a sesio: Kiuj estas tiuj? Verboj el la 1a grupo -are. Rolvorteto a.

5-a sesio: La alveno al Milano. Lo, l’, gli.

6-a sesio: En Milano. Verboj el la 2a grupo -ere.

7-a sesio: Sur la strato Verdi. La imperativo.

8-a sesio: Revizio: La alfabeto. Verboj essere kaj avere. La artikoloj. La multenombro. Frazaĵoj kaj esprimoj.

9-a sesio: Bonvenon al nia domo!. Posedaj adjektivoj. Montraj pronomoj. Qui, qua, lì, là.

10-a sesio: Kiel vi fartas? La verbo stare. Verboj el la 3a grupo -ire.

11-a sesio: Ĉe tablon! Vortprovizo pri manĝado.

12-a sesio: Kioma horo estas? Demandi pri la horo. Verboj finire kaj preferire.

13-a sesio: Ĉe Telecom Italujo. La reguloj pri la mola kaj malmolaj sonoj ĉe verboj.

14-a sesio: Kia bela familio!. Vortprovizo pri la familio.

15-a sesio: Revizio: Posedaj adjektivoj. La tri verbaj grupoj. La horo. Parolesprimoj.

16-a sesio: En la flughaveno de Napolo. Pruntoj el aliaj lingvoj. La genro.

17-a sesio: En la turisma oficejo. Chiedere kaj domandare. Viraj -a-vortoj.

18-a sesio: En la loĝejo. Formuloj de ĝentileco Lei kaj Loro.

19-a sesio: En ĉambro, kiuj donas vidon al la maro. Imperativo de la -are-verboj.

20-a sesio: Prezentadoj. Revizio kaj prezentadoj.

Enhavo de la kurso pri la portugala

1ª sesio – En la librovendejo: Alfabeto. Salutoj. Personaj pronomoj. Verboj ser/estar

2ª sesio – Promenante tra San-Paŭlo: Prezentado. La tagoj de la semajno. Adresoj. Posesivoj. Verbo ir.

3ª sesio – En la restoracio: Manĝi kaj trinki. Demonstrativoj. Verbo querer.

4ª sesio – La sonoj en la portugala lingvo.

5ª sesio – La trafiko: Direktoj. Transportoj. Prepozicioj de+ artikolo

6ª sesio – En la domo: Adresoj. Mebloj. Komparativoj. Prepozicio em+artikolo.

7ª sesio – La rutino: Aktivaĵoj. Horoj. Numeroj. Verbo fazer.

8ª sesio – La korpo: priskribi la korpon. Sanon. Pluraloj. Prepozicioj sob/sobre. Verbo ver.

9ª sesio – Laboro: Profesioj.  Superlativoj. Priskribi pasintecon. Verbo trabalhar.

10ª sesio –  Revizio.

11ª sesio – Vestaĵoj: Koloroj. Aĉeti. Kvalitoj. Verbo por.

12ª sesio – La familio: Parenceco.  Familiaj kaj popolaj festoj en Brazilo. Verbo levar. Verbo trazer.

13ª sesio – Ferioj: Vojaĝi. Turismo. Hobioj. Nedifinitaj Pronomoj. Adverboj.

14ª sesio – Tra Brazilo: Geografio. Naturo. Bestoj. Kulturaĵoj. Vetero.

15ª sesio – En la Universitato: Studado. Karieroj. Esprimoj. Estonteco.

16ª sesio – En la kuirejo: Manĝaĵoj. Kuiri. Gustumi. 

17ª sesio – Financoj: La mono. Matematikoj. Aĉeti. Vendi. Esprimi kondiĉoj.

18ª sesio – Portugala lingvo tra la mondo.

19ª sesio – Revizio.

20ª sesio – Prezentado en la portugala lingvo.

Enhavo de la kurso pri la hispana

1-a sesioSalutoj. La familio. Tagoj de la semajno. Alfabeto, prononcado kaj interpunkcioj. Esprimoj per la interpunkcioj. 

2-a sesio: Nova vortaro. La horo. Transporto. Manĝoj kaj manĝilaro. Nomoj kaj adjektivoj.

3-a sesio: Nova vortaro.  Lingvo kaj parolado. La meblaro. Vestaĵoj. Esprimoj. Ĝenro kaj konkordanco. Hispana lingvo el Hispanio kaj Latinameriko.

4-a sesio: Nova vortaro. Trajno kaj la stacidomo. Adjektivoj komparaj. La vojaĝo. La vendejoj. La panfarejo. La tri verbokonjugacioj. Tagoj de la semajno. Esprimoj.

5-a sesioNova vortaro. La numeroj.  Interjekcioj.  Komercaj rilatoj. La verbo havi. Kiel fari korespondadon.

6-a sesio: Nova vortaro. La aĝo. Divido de la tempo.  La personaj necesoj. La monatoj  de la jaro. Hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ.

7-a sesioNova vortaro. Esprimoj. Ordaj numeroj. La horloĝo kaj tempo-ordo:  antaŭeniĝi, esti ĝustatempa. Kantado.  

8-a sesio: Nova vortaro.  Laŭleĝaj aferoj. Komercaj rilatoj. Kvantoj, kiom da/ tiom da.   La tempo-dividiĝo. La sezonoj. La celebriĝaj tagoj. Importado kaj eksportado. Kies. La verbokonjugacio. La dimensioj.

9-a sesioNova vortaro.  La manĝotablo kaj manĝaĵoj.  La dato hodiaŭ. Hodiaŭ estas/morgaŭ estos.

10-a sesioNova vortaro. Utilaj esprimoj kaj proverboj. Diminutivoj. San-vizito al kuracista oficejo.  Daŭrigo pri manĝado kaj nutroproduktoj. La frakciaj numeroj. Personaj konversacioj.

11-a sesioNova vortaro. Meblaro de la domo, lernejo, laborejo kaj oficejo. Esprimoj kaj adjektivoj pri -obl- kaj -on-. Adverboj pri -foje.  La klimato kaj temperaturoj.

12-a sesio: Nova vortaro.  Ankoraŭ pri meblaro kaj utilaj aĵoj.  Landoj kaj kontinentoj. vestado kaj vestaĵoj. Regionaj esprimoj. Modoj kaj konjugacio de verboj.  Regulaj kaj neregulaj verboj.   Lokoj kaj konstuaĵoj en la urbo.

13-a sesio: Nova vortaro.  Ankoraŭ pri verbokonjugacio. Komparativoj  ĉe adjektivoj. Regionaj esprimoj.

14-a sesio: Nova vortaro.  Ankoraŭ pri verbokonjugacio.  La loĝantaro kaj registaro. Diskuto pri la familio.  Latinameriko kaj Karibio.

15-a sesio: Nova vortaro. Ankoraŭ pri verbokonjugacio. Objektoj ĉe la dormoĉambro.

16-a sesio: Nova vortaro. Dokumentaro pri komerco. Adverboj kaj prepozicioj. Naturaj fenomenoj (pluvado, neĝado, hejlado, ktp) 

17-a sesioNova vortaro. La sano. Sensoj, sentoj, sencacioj. Psikologiaj trajtoj. La koloroj kaj kolorkombinoj. Vojaĝo tra Hispanio.

18-a sesio: Nova vortaro. La homa korpo. La prepozicioj. Vojaĝo tra Latinameriko.

19-a sesioNova vortaro. Naturo kaj la kamparo. Ankoraŭ pri verbokonjugacio.  La  konjunkcioj. Surprizigaj esprimoj. Enkonduko al Latinamerika  literaturo.

20-a sesioPrezentado de la lernantoj:  Priteatra kaj priesplorada. Prijuĝado pri la  kurso.

Vi ricevos atestilon eldonitan de Kolombia Esperanto-Ligo
Vi atingos 46% el nivelo A1 46%

Aliĝu ĉi tie

es_COES
Volver al inicio