24º Congreso Nacional de Esperanto

24º Congreso Nacional de Esperanto 1

EN DEFENSA DE LAS LENGUAS MINORITARIAS

El congreso nacional de esperanto es el evento más grande del año organizado por la Liga Colombiana de Esperanto. Tiene como objetivo principal congregar a los hablantes, aprendices y simpatizantes del idioma, durante cinco días. Gracias a la gestión del comité organizador nuestro encuentro se realizará en las instalaciones de la Universidad Santiago de Cali.

A la fecha se han realizado 5 encuentros con el decano de la facultad de educación William Salazar Ríos. William académicamente ha manifestado su total apoyo a las lenguas construidas y las lenguas minoritarias. Gracias a él, el tema central de nuestro congreso será la defensa de las lenguas minoritarias.

El evento se realizará entre el 1 y el 5 de Noviembre y tendrá dos momentos importantes: El 1 y el 2 de Noviembre el encuentro se dedicará a las Lenguas Minoritarias contando con la participación de conferencistas académicos reconocidos como Mónica Bonilla, William Salazar, Katherine Bolaños, Esteban Mosonyi, Víctor Fernández, entre otros. 

El 3, 4 y 5 de Noviembre los esperantistas colombianos y extranjeros se sumergirán en el mundo del esperanto participando en charlas,  disfrutando de representaciones artísticas, fortaleciendo amistades, emprendiendo nuevos proyectos y otros que ya son tradición dentro del congreso nacional de esperanto. Esta distribución de días está sujeta a cambios mientras se concreta el programa.

Hemos abierto un formulario para que los esperantistas inscriban allí sus aportes al programa del congreso. El presidente de la Liga colombiana de Esperanto estuvo reunido con algunos integrantes del comité organizador del congreso y nos ha compartido este video de invitación. 

Sé parte de la programación

Apartenu al nia programaro

LIBARDO MEJÍA: HOMENAJEADO DURANTE NUESTRO CONGRESO

Otro anuncio que es importante mencionar, es que este congreso se hará en homenaje a Libardo Mejía. Nuestro esperantista más veterano en Colombia. Según registros, aprendió esperanto hace unos 70 años. Libardo fue representante de los colombianos esperanto-hablantes en varios congresos universales durante las décadas de los 70’s y 80’s. Por supuesto, también nos acompañará durante el desarrollo del Congreso. Espera pronto la entrada que le dedicaremos.

Suscríbete a nuestras notificaciones y redes sociales para que recibas de primera mano información sobre el congreso. Próximamente estaremos ofreciéndote más detalles sobre el evento más importante del año del movimiento esperantista en Colombia.

24º Congreso Nacional de Esperanto 2
Cali – del 1º al 5 de noviembre de 2018

2 comentarios

  • LETERO APERTA AL LA KOMUNUMO ESPERANTISTA EN KOLOMBIO.

    La Kolombia komunumo esperanto-parolanta Ĉi jaro atingos ĝian dudek-kvinan kongreson. Ŝajnas multe, sed dudek-kvin kongresoj ne plibonigis la regadon de nia kara lingvo meze de nia esperantistaro nek pligrandigis la kvanton de la esperanto-parolantoj. Antaŭ ĉi situacio, stariĝas la demando: Ĉu la kongresoj estas vojo al kresko aŭ simpla elspezo de mono kaj tempo-perdo?

    La Ĉeesto al niaj kongresoj estas nombre ege reduktita. Io okazas: la nombro ne kreskas, kontraŭe, diminuas post dudek-kvin jaroj de peniga laboro. Eble la kaŭzo povus esti en tio poka uzo de Esperanto dum la kongresoj: 10 %. La cetero estas Ĉiam farata en la hispana. Nekredeble!

    La transloka kosto po persono, surtere, estas pli-malpli $ 385.000. Kontraŭ Ĉi kosto, kion ricevas la kongresanto? Nur 10% en Esperanto pere de programo povra en enhavo, sed riĈa en kafo-paŭzoj.

    Ankaŭ oni devas kalkuli kun la regionisma, supera komplekso. Se la congreso okazas en la urbo Cali, Ĉiuj Ĉeestas, krom la antiokanoj. Se ĝi okazas en Bogoto, Ĉiuj Ĉeestas, krom la antiokanoj. La ununura okazo kiam la antiokanoj Ĉeestas al iu congreso estas kiam ili mem organizas ĝin en la urbo Medellín.

    Spite de tiaj problemoj, oni devas akcenti la laboron de kelkaj valoraj junuloj, kiuj luktas nelacigeble favore subteni flose la movadon. Al tia nova generacio, gratulon!

    Por eliri el Ĉi senelirejo, ni Ĉiuj devas meti nian sableron: Vortumi 100% esperante dum la kongresoj. Partopreni aktive en la programoj: prelege, teatre, kante, rakonte rakontojn. Ktp. Ne pli!

    Mi esperas vidi vin, noviembre, en la varmeta urbo Ibagué.

    Samideane via,
    Luis

    Responder
  • Kongresa Regularo de UEA
    1. Principoj
    1. Universala Kongreso de Esperanto (UK, la Kongreso), ĉiujare organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), estas internacia manifestacio de la parolantoj de Esperanto. Ĝi celas fortigi ilian solidarecon, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. La oficiala lingvo de UK estas Esperanto. UK traktas temojn ligitajn al la praktiko kaj teorio de Esperanto, kaj temojn de ĝenerala intereso.
    2. La Komitato de UEA starigas la Kongresan Regularon, kiu servas kiel kontrakto aŭ estas la bazo kaj konsista parto de eventuala aparte subskribita kontrakto inter UEA kaj la invitanta instanco en la kongresa lando. En esceptaj kazoj, UEA mem povas organizi UK rekte el la Centra Oficejo (CO), sed ankaŭ tiam ĝi konformas kiel eble plej multe al ĉi tiu Regularo.
    3. Ĝenerale la Kongreson invitas Landa Asocio (LA) aŭ loka Esperanto-organizaĵo kun la apogo de la koncerna LA. La inviton oficiale subtenu stata aŭ urba instanco aŭ alia grava organizaĵo; la inviton akompanu utilaj informoj pri kongresaj ejoj, loĝlokoj, kostoj kaj subvencioj. Al la oficiala invito estu aldonita ekzemplero de ĉi tiu Regularo, subskribita de la invitanta instanco, por atesti, ke ĝi respektos ĝiajn regulojn, se la invito estos akcpetita.
    4. La Estraro de UEA regule informas la Komitaton pri la planoj por la estontaj UK kaj konsultas ĝin pri la movadpolitika dezirindeco okazigi UK en difinita mondparto aŭ lando.
    1. Surbaze de invito, kiel preskribite en la art. 3, interkonsente kun la Estraro de UEA kaj kun la koncerna LA, la Ĝenerala Direktoro de UEA aŭ alia reprezentanto de la CO esploras surloke en la invitanta lando la proponitajn kondiĉojn kaj raportas pri tio al la Estraro, kiu decidas pri la loko, tempo kaj temo de UK, kaj difinas la bazajn trajtojn de la kongresa programo.
    2. Principe la Estraro decidas minimume tri jarojn antaŭe pri la okazigo de UK en difinita lando. En kazo de gravaj sociaj/politikaj perturboj aŭ naturaj katastrofoj, kiuj endanĝerigus la sekurecon de la kongresanoj, la Estraro rajtas nuligi faritan decidon pri la okazigo de UK kaj fari la necesajn paŝojn por organizi la koncernan UK en aliaj tempo, loko aŭ lando.
    3. La Estraro aktive sekvas la preparlaborojn de UK kaj nomas la gvidantojn de la kongresaj kunsidoj organizataj de UEA.
    2. Organizado
    1. En la kazo de invito laŭ art. 3, UEA kaj la invitanta instanco povas subskribi apartan kontrakton, kun la konsidero de la lokaj cirkonstancoj pri la organizado de UK. Per apartaj kontraktoj inter UEA kaj lokaj instancoj oni reguligas ankaŭ diversajn aliajn aspektojn de la kongresa organizado: kongresejo, loĝado, ekkskursoj, ktp. Tiujn kontraktojn ellaboras kaj nome de UEA subskribas la Ĝenerala Direktoro aŭ alia rajtigita reprezentanto de UEA.
    2. La invitanta instanco proponas el la loka/landa esperantistaro Lokan Kongresan Komitaton (LKK), kiel gvidan kernon de la loka organizantaro, por konfirmo fare de la Estraro de UEA. Normale LKK konsistu el prezidanto, vicprezidanto(j), sekretario, kasisto kaj pluraj komisiitoj kun specifaj ĉeftaskoj. La Estraro nomas revizoron por kunlabori kun LKK. Konstanto Kongresa Sekretario (KKS) aŭ alia reprezentanto de la CO nomita de la Estraro estas aŭtomate membro de LKK, kiu konsentas atenti ties konsilojn.
    3. LKK devas zorgi, ke la preparlaboroj de UK disvolviĝu en la kadro de la Statuto de UEA, de ĉiu tiu Regularo, de la gvidaj principoj de UEA kaj de la buĝeto.
    4. Kongresanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Kongresan Regularon, aŭ malutilas al UK, kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas UK. La Estraro de UEA havas la rajton rifuzi la aliĝon de persono pri kiu ekzistas motivita suspekto, ke tiu malutilus al la reputacio de UK, aŭ, post konsiliĝo kun LKK, ĉesigi partoprenon de kongresano, kiu ne observas ĉi tiun preskribon.
    5. UK disponigas salonon (proporcian al la grandeco de la koncerna organizaĵo) senpage por unu kunveno al faka asocio aliĝinta al UEA kaj kontraŭ pago por unu kunveno al faka asocio kunlaboranta kun UEA, kondiĉe ke la salono estu mendita antaŭ la 1-a de marto de la kongresa jaro. Por pliaj kunvenoj kaj por kunvenoj anoncitaj post la 1-a de marto, oni postulas kompensas pagon por la salono se ankoraŭ havebla. Salonoj povas, laŭ la eblecoj, esti disponigitaj kontraŭ pli alta pago al aliaj internaciaj movadaj instancoj. Por luo de standoj en la kongresejo UK aplikas apartan tarifon. Al individuoj oni ne disponigas salonojn.
    6. Ĉiu vendado de varoj aŭ servoj (aŭ disdonado de dokumentoj) en UK bezonas antaŭan aprobon de la Estraro. Skriba peto pri tia agado estu liverita al la CO prefere antaŭ la 30-a de aprilo de la kongresa jaro.
    7. La adresojn de la kongresanoj nek LKK nek ĝiaj membroj, nek iu alia persono, rajtas publikigi aŭ transdoni al kiu ajn persono aŭ organizaĵo sen la permeso de la Direktoro de la Centra Oficejo.
    8. KKS aŭ alia reprezentanto de la Estraro rajtas haltigi ĉiun agadon koncerne UK, kiu ne konformas al ĉi tiu Regularo. En kazo de malkonsento, la koncerna instanco/persono rajtas apelacii al la Estraro, kiu havas la finan vorton.
    9. Kunlabore inter la CO kaj la LKK pretiĝas laŭeble nur unu retejo por la kongreso, kiu inkuzivas kaj la aliĝ- kaj mend-formularojn, kaj ĉiujn informojn pri la kongreso, kongresejo, lando, detala prezento de programeroj, ktp. Kaze de registrado de nova retdomajno, estas konsulto inter la CO kaj la LKK, cele al strebo havi unuecan retnomon, kiu estas kohera tra la jaroj.
    Fine de la kongreso, kunlabore inter la CO kaj la LKK, la retejo(j) de la kongreso estas kopiita(j) kaj gardita(j) en la arkivo de UEA, laŭeble kune kun fotoj, filmoj, kaj aliaj materialoj de la kongresoj.
    3. Administrado
    1. Principe la ĉefa administrado kaj librotenado de UK estas prizorgata en la CO. Tien oni sendas la aliĝilojn kaj mendilojn, kaj principe ankaŭ ĉiujn pagojn. Por la kongresaj spezoj estas aparta librotenado.
    2. LKK havas la taskon regule informi la CO pri siaj laboro kaj decidoj. LKK sendas al la CO la protokolojn de ĉiuj siaj kunsidoj.
    3. Senpagaj aliĝoj:
    a) Senpagan aŭtomatan aliĝon al UK ricevas: la membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA, Honoraj Membroj de UEA, membroj de la Estraro de UEA, Ĝenerala Direktoro de UEA, Direktoro de la CO, Redaktoro de la revuo Esperanto, Konstanta Kongresa Sekretario, aliaj oficistoj de UEA bezonataj por labori en UK, kaj la membroj de LKK.
    b) Senpagan honoran aliĝon ricevas ĉiuj membroj de la Honora Komitato de UK kaj eventuale ankaŭ kelkaj aliaj kongreslandaj eminentuloj, proponitaj de LKK kaj aprobitaj de la Estraro de UEA.
    c) Krome, rajtas aliĝi senpage:
    1) ĵurnalistoj senditaj al UK por raporti pri ĝi ; pri tia akredito de ĵurnalistoj decidas la direktoro de la CO;
    2) junuloj ĝis inkluzive 19-jaraj en la 1-a de januaro antaŭ UK;
    3) Infanoj ĝis inluzive 13-jaraj en la 1-a de januaro antaŭ UK, kiujn akompanas almenaŭ unu el la gepatroj ;
    4) Akompananto de handikapulo (laŭ art. 19 c. 4).
    4. La kongresaj eldonaĵoj estas publikigataj je la kostoj de la kongresa buĝeto. En ili povas esti presitaj artikoloj, informoj kaj reklamoj utilaj por la kongresanoj, sed neniaj aferoj, kiuj povus kompromiti la neŭtralecon aŭ la reputacion de UEA. Redaktado de la kongresaj eldonaĵoj okazas en la CO. En la Kongresa Libro aŭ en aparta suplemento al ĝi devas esti presitaj la oficiala programo kaj eventuale aliaj oficialaj komunikoj de UEA.
    5. La invitanta LA kaj LKK interkonsentas kun UEA kiel plej bone ekspluati la informan valoron de la Kongreso pere de la amaskomunikiloj k.s. La koncerna LA kaj UK povas pri tio subskribi apartan kontrakton kaj ellabori komunan buĝeton.
    4. Financoj
    1. UK finance funkcias surbaze de aparta buĝeto. La unuan skizon de la buĝeto ellaboras KKS kaj prezentas ĝin al la Direktoro de la CO kaj la Ĝenerala Direktoro, kiu post konsulto de LKK, prezentas ĝin al la Estraro por aprobo. Tiu buĝeto kaj la sekvaj artikoloj (19-23) formas la bazan financan strukturon de UK, kaj ili devas esti atentataj ĉe la ellaboro de ĉiuj kontraktoj (art. 5) kaj alpreno de ĉiuj aliaj decidoj kun financaj sekvoj. Principe LKK ne prenas financajn decidojn ekster la kadro de la akceptita buĝeto. Ĉiu kontrakto kun financaj sindevigoj de UK bezonas subskribon de reprezentanto de la CO.
    2. Kalkulo de kotizoj laŭ aliĝkategorioj kaj periodoj:
    a) La kotizo normale estas fiksita en eŭroj. La CO fiksas la rilatajn kotizojn en la kongreslanda valuto laŭ kurzo interkonsentita kun LKK.
    b) La bazan kongreskotizon (tiun de individua membro de UEA en la unua aliĝperiodo) fiksas la Estraro de UEA.
    c) Rabaton egalan al 50% de la baza kotizo ricevas:
    1) ĉiu komitatano kaj observanto en la Komitato de UEA;
    2) Kunulo/kunloĝanto samadresa;
    3) Junulo ĝis inkluzive 29-jara en la 1-a de januaro antaŭ UK:
    4) Handikapulo, jure rekonita, bezonanta akompananton kaj povanta tion pruvi per kuracista atesto:
    ĉ) Aliĝinto, kiu ne estas individua membro de UEA devas krompagi 25% de la baza kotizo. Ĉi tiu krompago koncernas ankaŭ la individuajn membrojn en la kategorio Membro kun Gvidlibro (MG).
    d) Rabaton egalan al 25% de la baza kotizo ricevas kongresanoj el landoj kun pagaj kaj transpagaj malfacilaĵoj laŭ listo proponita de la CO kaj aprobita de la Estraro.
    e) La Estraro fiksas la aliĝperiodojn. Normale la unua aliĝperiodo daŭras ĝis la 31-a de decembro antaŭ UK.
    f) En ĉiu nova aliĝperiodo al ĉiu kotizo aldoniĝas 25% de la samkategoria kotizo en la unua aliĝperiodo.
    g) En apartaj kazoj la Estraro rajtas fiksi specialajn kotizojn por kongreslandaj partoprenantoj de la UK.
    ĝ) Post aprobo de la Estraro de UEA, eblas tute aŭ parte redoni la pagitan kotizon al tiuj kongresanoj, kiuj efike kunlaboris en la aranĝoj de la Kongreso. Proponon pri tio al la Estraro liveras KKS post konsulto de LKK.
    h) Principe la kongreskotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo. La estraro de UEA rajtas ekzameni esceptajn kazojn kaj decidi laŭ sia bontrovo.
    3. Por faciligi la partoprenon de handikapuloj, homoj kun ekonomiaj malfacilaĵoj kaj infanoj, samkiel por subteni difinitajn fondaĵojn de UEA, la Estraro decidas pri apartaj donacaj kasoj. Tiujn kasojn administras la CO.
    4. 65% de la kongreskotizo iras al la kongresa kaso kaj 35% al la ĝenerala kaso de UEA, el kio oni financas la salajrokostojn de la kongresa administrado en la CO.
    5. En okazo de profito rezulte de UK 20% iras al la Kongresa Rezerva Fondaĵo (KRF) de UEA. La resto estas uzata principe por informaj celoj, tiel ke el tiu resto 60% iras al la Propaganda Konto de UEA, 30% al la LA kaj 10% al la invitanta instanco por la loka esperantistaro. La invitanta LA kaj LKK povas interkonsenti pri alia disdivido de sia profitoparto kaj skribe komuniki tion al la CO.
    6. En okazo de malprofito rezulte de UK, UEA estas plene respondeca pri la likvido de ĉiuj ŝuldoj. KRF kovras 50% de la malprofito, sed oni ne povas por tiu celo utiligi pli ol 75% de la disponeblaj rimedoj de KRF. La reston de la malprofito UEA kovras el siaj aliaj rimedoj. La kontraktoj laŭ art. 5 povas difini aldonajn eblecojn likvidi malprofiton.
    7. Ĉiuj dokumentoj rilataj al UK, inkluzive de la librotenado de la kasisto de LKK, estas propraĵo de UEA kaj estos senditaj al CO antaŭ la 1-a de februaro de la postkongresa jaro. La spezokonton de UK pretigas la CO kaj prezentas ĝin al la Estraro por aprobo.
    8. Por ĉiu demando ne traktita en tiu ĉi Regularo aŭ en iu al ĝi rilata kontrakto, validas la Statuto aŭ tiurilata regularo de UEA. En kazo de dubo aŭ malkonsento, aŭ de eksterordinaraj cirkonstancoj ne antaŭviditaj en tiu ĉi Regularo, decidas la Estraro de UEA.
    Noto: Ĉi tiu Regularo estis akceptita dum la 80-a UK en Tampereo, 1995. La punkto 2.9 estis aldonita en 2017.

    Responder

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos obligatorios están marcados con *

Este sitio web utiliza Akismet para reducir el spam. Mira aquí cómo es tratada tu información.

es_COES
Volver al inicio