Per Netflikso: Voku min Francisco

Per Netflix: Voku min Francisko
(Llámame Francisco) ⭐⭐⭐⭐⭐

Italujo, 2016. Reĝisorita kaj verkita de Daniele Luchetti. Taodue. Netflix, 2016. Elsendfluo. 4 serieroj.

Voku min Francisko estas la historio de Bergoglio de kiam li estis humila pastro kaj provincialo de sia ordino (jezuitoj), por poste fariĝi episkopo, poste ĉefepiskopo, poste kardinalo kaj fine — papo.

Tre kortuŝa estas la muzikado, precipe la tango Por una cabeza (Pro unu kapo), kiu sonas en ĉiu ĉiu seriero. Ankaŭ la aktorado de Rodrigo de la Serna kaj Sergio Hernández, per kiu oni montras la historion de la ĉefpontifikon. Tio inkludas lian rolon en la Argentino de la diktatoreco de la generalo Jorge Rafael Videla.

La historio komenciĝas en la 1960aj jaroj, kiam Bergoglio, kiel junulo, estis peronisma pastro kaj estis atakita kiel “nigrakapuleto” kune kun sia koramikino.

Poste, li fariĝas instruisto pri literaturo por mezlernejanoj. Tiam li venigas Jorge Luis Borges mem! Borges akceptas vojaĝi 700 kilometrojn ĝis tie por legi la rakontojn far la lernantoj de Bergoglio. Mi tiam komprenis kial tiu verkisto estas konata kiel “la lasta dekstrema intelektulo”. Jen lia plej grava konsilo por verkistoj: Estu fidelaj al viaj sonĝoj. Li aludas al Danto.

“Forta je la doktrino kaj milda je la homaro”, diras al li lia superulo kiam li nomumas lin provincialo.

Ne estas “bonuloj” en la hierarĥio de katolikismo. Kiu povas esti bona en tiel fia organizo? Kaj samkiel ĉe la drog-karteloj, mafioj, armitaj grupoj, ktp., regas la leĝo pri la mortigaj kugloj — pastroj “bone kondutu”. La Eklezio devigis Bergoglion prisilenti la fiagojn de la diktatoreco. Tiu estis lia ligo kun la militistoj. La mensoga Eklezio tiufoje prisilentis la torturojn kaj ne kontraŭis la versiojn de la milita registaro. Tamen en la serio, oni montras lin kiel protekteman, nefaŝisman helpanton de la malfortuloj.

La tiel nomataj malaperigitoj dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj en Argentino estas centra temo dum la tuta serio. Nenion respektis la reĝimo.

Ineresa estas la rilato kun Patro Franz Jalics. Bergoglio avertis lin, ke li perdos la protekton de la ordino, kaj ke la kardinalo Aramburu deprenis lian permeson por disdoni meson en Bonaero. Jalics tamen decidas resti kiel pastro en sia vilaĝo malgraŭ la risko esti mortigita kune kun membroj de sia komunumo, kiuj suspekteme estas armohavaj, laŭ la registaro. Bergoglio senafektis Patron Jalics for de la jezuita ordino, tiel forigante ties protekton por ili. Dum meso, la soldatoj forrabis lin.

Kaŝe Bergoglio proktektadas persekutitojn, iam eĉ pruntante sian identecon al viro, por ke li kapablu forveturi al Brazilo.

Jezuitoj ne faras karieron en la Eklezio. Kiu do estis la evit-movo de Bergoglio por fariĝi papo? Nu, facil-facile! Angulŝtono de la jezuita ordino, starigita de Ignaco Lojola, estas la senkondiĉa obeo al la papo. Li observas la “ordonon” de Johano Paŭlo la 2a, ke li fariĝu helpa episkopo.

La kialo, pro kiu estis nomunita latinamerika papo estas klare montrita en la serio. Bergoglio klarigas, antaŭ siaj superuloj, ke estas granda progreso de la evangeliaj eklezioj.

Ĉi historio fontas el la grupo Mediaset, apartenanta al Silvio Berlusconi. Priatentu la korporaciajn interesojn, kiam vi estas kortuŝita de la historio de la papo, kiu disdonemas malriĉularajn benojn, fakte tre monprofitemajn.

Luis Elíver Castro

Acerca del autor: Luis Elíver Castro Rodríguez

Disculpa, debes iniciar sesión para escribir un comentario.