ranideto

La Promenema Ranideto – El Renacuajo Paseador (Rin Rin Renacuajo)

Infana Rakonto Verkita De: Rafael Pombo

La fil´ de Ranino, Rin- Rin Ranideto,
Eliris matene, en hela tualeto,
Je pantalon’ kurta, kravato laŭmoda,
Rubanda ĉapelo, kaj jako silk-broda.
“Knabeto, ne eliru!” la patrin’ kri-diras…
Sed li faras geston kaj vante foriras.
Ĉe la voj’ li renkontis museton najbaran,
Kiu diris: “Amiko! venu kunul’ kara,
Ni vizitu, kune, fraŭlinon Ratino,
Kaj festeno-feston ni havos kun vino”.

Baldaŭ ili alvenis al Ratina dom’
Mus’ prenas frapilon post longig’ de l’ kol’.
Frapas du aŭ trifoje; “Kiu estas? Hej!”
Mi, onklin’ Ratino, antaŭ via pied’

“Ĉu vi bone fartas?”, “Jes, certe, Sinjor’ ”
Kaj vidi vin ambaŭ plenas min el ĝoj’
Min ĝuste okupis faden’ el koton’
“Kaj al vi mi donas… Bonvenon el kor’! ”

La du antaŭ ŝi klinis, salutis per mano,
Kaj diras la Muso, parol-veterano: “Mia amiko je verde, varmegas ĝis kol’
Donu al li bieron, jen granda favor’ ”

Kaj dum la fripono konsumas kruĉaron,
Ordonis Ratino alporti guitaron
Kaj belkanti petas al Ranidet’ , ame,
Mil gajajn kantetojn, por ĝoji kor-flame.

“Ho!, mi plezurege ja kantus Fraŭlino,
Sed ne estas eble vin laŭdi, Ratino,
Per sekega gorĝo, kiel vera stupo,
Kaj ĉi vesto nova premas kiel kupo.

Respondas Ratino : “Mi ege bedaŭras”, Malstreĉu la veŝton kaj premon kravatan,
Ke mi okupiĝos, dum, pri la kantad’
De speciala kanto helpe de l’ gitar’:

“Pa…ram…// param… pam… pam… pam…param…//
Param… pam… pam… pam…param…// parampam… pararam… ”

Sed estante ĉiuj ĝuantaj la feston,
Balo kaj biero, kanto kaj orkestro,
Katin’ kaj katidoj ensaltas subite,
Kaj infer-batalo eksplodas ne-evite.

Grand-aĝa Katino mordis tra l’orelo
De la knab’ Museto, miaŭante al li: “Belo!”…
Kaj la du katidoj al Ratina Moŝto,
Unu tra l’ piedo, unu tra la vosto.

Sinjor’ Ranideto, antaŭ ĉi alsalto,
Prenis la ĉapelon, faris egan salton,
Malfermis la pordon, piednaze puŝante,
Kaj “feliĉan nokton” diras, elirante.

Li pluen-saltadis de tia teruro,
Ke perdis ĉapelon, vundiĝis sur kruro,
Enfalis en buŝon de manĝema ansero,
Kiu lin enkorpigas per sola englutero.

Kaj tiel finiĝis, unu, du kaj tri:
Muset’, Ranidet’, kaj ankaŭ Ratin’…
La katoj sat-manĝis, englutis la anser’,
Kaj tutsola restis Ranin’ sur la ter’…

Tradukita en 1955 de D-ro Jesùs Velez Rojas, grandega pioniro de nia movado.

Acerca del autor: @arthurocrates

mnml.es

Disculpa, debes iniciar sesión para escribir un comentario.