Icono del sitio Esperanto Colombia

Granado – Tradukita kaj kantata de Majo López

Vaste oni povas paroli pri kontribuaĵoj de movademaj geesperantistoj nacie kaj internacie. Preskaŭ senlime pri tiuj, kiuj ne trovas en aĝoj barojn por senlace krei ene de Esperantujo. Majo López estas unu el tiaj Herooj. Dum pluraj jaroj li aktivis per artaj, komercaj, eldonaj kaj kunkreataj projektoj.

Jam tre famas inter kolombiaj esperantistoj la “Majo Klubo”, drinkejo kaj restoracio internacie konata pro siaj servoj, pro tio ke ĝi estis unu el la kernoj de renkontiĝoj de eo-parolantoj kaj eo-vizitantoj en Bogoto kaj ĉefe pro la muzika kaj arta etoso bazita sur la simpatieco de nia amiko Majo.

Multajn rakontaĵojn havas veteranaj kaj junaj samideanoj kiuj iam iel ie rilatiĝis kun Majo. Ili eventuale komencos aperi en nia blogaĵo. Ĉi foje, mi verkas por legantoj de nia blogo por diskonigi kanton senditan de li al mia Vatsapa numero.

Temas pri la klasika kanto “Granado” verkita de la meksika komponisto Agustín Lara. Majo, ĉirkaŭ siaj 90 jaraĝoj ankoraŭ lerte ludas la pianon kaj kantas.

Mi esperas, ke vi, leganto, estos ankaŭ fiera aŭskultanto, kiel mi.

Granado - Tradukita kaj kantata de Majo López 1
Salir de la versión móvil