Komencantino el Kolombio venkis en Esperantujo

Komencantino el Kolombio venkis en Esperantujo 1

Pensante ke Esperanto estas lingvo nur por eŭropanoj, ofte homoj forgesas ĝian ĉefan celon, la universaleco. Neeviteble la plej aktiva kontinento en la Esperanta movado estas Eŭropo, sed tio ne povas timigi la ekstereŭropanojn, male, tio devus fortigi, kuraĝigante ilin por plua laborado.

Hodiaŭ ni prezentas sukcesan kazon, jen Daniela Obando, komencantino el Kolombio, kiu venkis en esperanta konkurso pri fotografado, la konkurson faris Nubo  (Nubo estas interkona retejo, por esperantistoj kiuj volas uzi esperanton kiel ĉiutaga lingvo). La konkurso postulis de siaj partoprenantoj: Foti iun objekton en vilaĝo/urbo. La objekto tute ne devis esti rilata al esperanto. Verki tekston en esperanto en kiu oni rakontas pri la objekto. 

En la okazinta konkurso partoprenis homoj el Kolombio, Pollando, Kubo, Francio, Belgio kaj Hispanio, kaj multaj el tiuj fotoj vidindas.

___________

Jen ni intervjuas la venkinton:

L (Luis, intervjuinto): Saluton Daniela, kiam vi eklernis Esperanton kaj Kial?

D (Daniela, intervjuito): Saluton, mi aŭdis: ‘La latina estis, la angla estas kaj Esperanto estos’. Mi interesiĝas je partopreni en la estonteco. Mi eklernis antaŭ 3 monatoj.

L: Kiel vi eksciis pri la konkurso kaj kial vi decidis partopreni?

D: Mia frato instigis min partopreni, li scias ke ofte miajn fotojn ŝatas multe homoj dum konkursoj, do mi kuraĝis.

L: Kio vin inspiris por la foton fari?

D: Min multe interesis la historio de tiu junulo, kiu tiam estis fiŝkaptisto en vilaĝeto el Kolombio, li celis studi universitatan karieron kaj reveni al sia vilaĝeto por organizi la financojn de la fiŝkaptistoj.

L: Kion reprezentas la foto?

D: La foto estas la ĉiutageco, kiu ne volas esti invadata.

L: Ĉu vi iam gajnis tielan konkurson?

D: Jes, kelkfoje mi gajnis fotografiajn konkursojn.

L: Kion vi konsilas al ceteraj esperantistoj por ke ili decidiĝu partopreni en konkursoj de Esperantujo?

D: Amuziĝu montrante vian propran talenton per la plej bona maniero por ĝin fari, kaj tiel akiru premiojn, dum ni riĉigas nian movadon.

_________

Ŝi ricevos sekretan premion baldaŭ, sed ŝi jam tre feliĉas ĉar Esperantujo feliĉigas homojn!.

Ni fervore rekomendas aliĝi al Nubo, kaj tiel kreskigi nian movadon, uzante retejojn faritaj de esperantistoj por esperantistoj. 

Ankaŭ ni invitas klaki ĉi tie, por vidi la konkurson kaj konkursaĵojn.

Komencantino el Kolombio venkis en Esperantujo 2
Jairo ŝanĝos sian historian destinon, anstataŭ fiŝkapti, li iĝos entreprenisto, La Barra, Kolombia Pacifiko.

3 comentarios

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos obligatorios están marcados con *

Este sitio web utiliza Akismet para reducir el spam. Mira aquí cómo es tratada tu información.

es_COES
Volver al inicio