Kadre de la ĵus lanĉita filmo “Eskapĉambro”, angle “Escape Room”…

Ĉu vi pagus al iu por enfermi vin en ĉambro sen ŝajna ebla elirejo?

Tio povas ŝajni iomete freneza ideo kaj maltaûga por klostrofobiuloj, sed fakte tio jam estas tre populara amuzaĵo, antaŭ ĉie, en Eûropo kaj Usono.

Ĉiu “eskapĉambro” kiel ili estas konitaj en la mondo de amuzeco, estas dezajnita laû specifa temo. Troviĝas ekzemple, ĉambroj inspiritaj je la malvarma milito, aliaj de la antikva Egiptujo aŭ la mezepoko. Oni ankaŭ povas trovi plej kutimajn temojn, kiel krimaj scenejoj aŭ hotelĉambroj en tago post ebriigada nokto sekvante la stilon de filmo la “Kio okazis hieraŭ?” (Angle, “The hangover”)

Kompreneble, sed kie troviĝas tiu “amuzaĵo”?

Nu, eskapado per si mem nur estas la fino de ludo kiu kutime daŭras unu horon. Por eskapi vi devas malĉifri puzlojn, trovi pasvortojn kaj ŝlosilojn por malfermi serurojn kaj pordojn, manipuli mekanikajn aŭ elektronikajn apartatojn entute pere de la helpo de via familio, viaj amikoj aŭ viaj kunlaborantoj. Fakte, tio estas grupa agado, do eniro estas malpermesita por solaj ludistoj.

Ankaŭ, ĉiu ĉambro havas malsaman celon, kelkfoje tio estas nur la eliro, aliajn fojojn vi devas trovi kaŝitan kason aŭ ŝteli bankon antaŭ ol la alarmoj voku la policistojn.

Ĉu enterprenoj ankaŭ povas eskapi?

Certe jes!. Tio estas alia uzado por ĉi tiu ludo. Tagon post tago pli da enterprenoj trovas en eskapludoj, novajn metodojn por kunstrui labor-teamojn, aŭ angle “team building”. Tio ankaŭ povas esti tre interesa testo por la lastaj etapoj en procezoj por dungi: kandidatoj scias ke oni vidas ilin, sed ili ne scias kiel sia agado estas analizita de dungistoj. Kandidatoj ludas kaj preskaŭ ĉiam, ili montras siajn verajn kvalitojn kaj difektojn.

Esperantistaj eskapistoj en Eûropo

Kie ludi en Bogoto?

Bone, se vi ŝatus vivi tiun sperton jam estas iuj eskapĉambrenterprenoj en Bogoto. Persone mi rekomendas al vi viziti Escape Room Colombia (www.escaperoomcolombia.com), ĉar ili entute havas 8 ĉambrojn kaj 2 lokojn: unu en la najbaro Niza kaj alia en El Lago. Prenu la riskon kaj eskapu antaŭ ol la tempo finiĝu!

Alejandro

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos obligatorios están marcados con *

Este sitio web utiliza Akismet para reducir el spam. Mira aquí cómo es tratada tu información.

es_COES
Volver al inicio