Pri mia eksiigo de TEJO

Pri mia eksiigo de TEJO esperanto


Nokte, la 30an de Decembro de 2018, kelkaj komitatanoj kaj estraranoj de TEJO serĉis min, kaŝe,  por peti, ke mi demisiu kiel estrarano. Kial?

Se oni memoras pri mia videa kandidatiĝo, https://www.youtube.com/watch?v=xhGH5P2wnhY tie mi mencias, ke mia celo estis varbi homojn en Latinameriko kiuj ne scias pri Esperanto, alivorte, mia propono estis krei/daŭrigi agadojn por plialtigi la kvanton da aktivuloj kaj membroj pere de TEJO.

Tio unuavice, sed kiam mi komencis mian laboron, mi rimarkis, laŭ miaj konoj, ke la organizo havas preblemojn kiuj tiam ne ebligis antaŭenirigado de tiu komenca plano. Kernaj mankaĵoj de la organizo estas:

  • Reguli la protokolan komunikadon: slack, telegramo, retpoŝtoj harmonie ne funkcias kaj ĝiaj anoj plejmulte ne nutras realigadon de la planoj.  
  • TEJO Ne havas ilojn por mastrumi projektojn: asana, wrike, podio donas licencojn senpagajn por senprofitcelaj organizoj. Kreado kaj mastrumado de projektoj altkvalitaj marŝus senprobleme per unu el tiuj iloj.
  • TEJO Ne havas historion pri eventoj kaj agadoj far iamaj membroj de la estraro: Jarraporoj ne estas facile troveblaj eĉ por estraranoj kaj ĝiaj enhavoj ŝajnas ne faritaj de profesiulo kiu gvidas internacian organizon.
  • TEJO Ne havas datumojn por analizi kaj mezuri la agadojn de antaŭaj aŭ aktualaj membroj de la estraro: Estraranoj kiuj ĉiuj au neniu tasko plenumas estas samnivelaj.
  • La estraro ne realigas agadojn surbaze de la celoj de la strategia plano: ŝajne, dum la jara periodo, estraranoj nur enfazas pri solvado de problemoj kiuj rilatas al momentaj okazaĵoj, ne al Strategia Plano.

kaj la Estraro precipe diskutas temojn kiuj ĉirkaŭas al:

  • Personaj problemojn de la volontuloj kaj tiuj kiuj vivas en la Voldomo.
  • Kie okazos la sekva kongreso.
  • Kiu estas la plej bona persono kiu meritas vojaĝi por reprezenti TEJOn.
  • Finfina pretigado de la financa raporto.

Oni pensus ke estraro de tutmonda organizo diskutas temojn el tutmonda ordo, rilate al la celoj de la organizo. Sed ne, dum la lastaj 4 monatoj mi konfirmis tion kion multaj opinias pri TEJO sed neniu kuraĝas laŭte sinsprimi:

“TEJO estas Eŭropa klubeto de amikoj… sed tutmonda ne estas”

Sed tio ne estas la plej grava maltrankvilaĵo. t.e se vi ne havas amikojn ene de la klubo, via voĉo estos ŝirmita en valizo facile forgesebla.

Tio okazis al mi. Tiel mi decidis fari mian laboron bazita sur eroj de la strategia plano kaj lasi al la aliaj estraranoj prizorgi la temojn kiuj ili gvidas jam delonge.

Do mi koncentriĝis nur pri temoj rilataj al mia fako kaj el la lavango pri negravaj retpoŝtoj, mi nur respondis al gravaj kaj mia-fakaj kapabloj, donante precizajn solvoj paŝo post paŝo. Mi emfazis je punktoj kiuj estas listigitaj en la strategia plano asignita al merkatika fako. Jen raporto liverigita de mi post la unua semajno kiel estrarano. https://docs.google.com/document/d/1nU3OMkzDy-IftR2zA_DTM8Uj6YJo-dMXlwwcSmJ35nk/edit?usp=sharing

kaj kune kun volontuloj kaj aliaj aktivaj membroj ni atingis:

  • Kreado de markaj gvidlinioj https://www.canva.com/design/DADDtqqeDQ4/view
  • Solvis bazajn problemojn de PS: Oni solvis la problemon pri neaperado de la mapoj (per la API).
  • Kontroli protokolan aliron kaj mastrumado de disvastigaj kanaloj: eksaj estraranoj kaj eksaj helpantoj ankoraŭ havis rajtojn afiŝi, legi statistikojn, ktp.
  • Oni detektis problemojn pri ne etika uzado de la disvastigaj kanaloj kie la administranto de kontakto.tejo.org afiŝis anoncojn kiuj monprofitis lin senpermese de la Estraro aŭ la komisiono.

Kiel estrarano pri merkatiko mi volis fari:

  • Solvi problemojn de retejo: Plibonigi la dezajnon, ekfunkciigi tradukan sistemon.
  • Krei proponon por reguli la protokolan komunikadon
  • Plialtigi videblecon per sociaj retoj de ĉiuj produktoj (PS, Kontakto, Akademio, ktp)
  • Agadkonkreti merkatikan planon por varbi membrojn
  • Krei manlibron pri merkatika fako
  • Dezajni gvidliniojn minimumajn por estontaj respondeculoj de la Merkatika fako

Mi ankaŭ proponis solvi iujn problemojn per subteno de Google kaj/aŭ Microsoft dediĉitaj al senprofitcelaj organizoj kiuj kontribuus per 10.000 dolarojn monate. Por tion realigi nur necesas sendi retpoŝton kun la Komerca Ĉambro (KvK) al la reprezentantoj en Bruselo, sed ĉi tiu propono neniam estis konsiderata (inter aliaj) nek inkluzivigita en la realigplano. (Ĉi tio solvus la enigmon pri mia agado, komentitaj en liberafolio) 🙂

Tempo kiun mi elspezis por plenumi tiujn realigitajn taskojn kostus 3.500 Eŭrojn. Sed ne, mi apartenas al la grupo de esperantistoj kiuj elkore kaj sindoneme laboras por Esperanto.

Do, la problemoj komenciĝis, mi iĝis malkomforta estrarano.

De tiam mia nura intenco estis fari mian merkatikan laboron kaj malkovri ĉiujn problemojn de la organizo pri membroj de la estraro, ekde la elekto al la taksado de liaj agoj kaj decidoj.

Tiurilate, mi volas scii kiuj estas la taskoj plenumitaj de la aliaj membroj de la estraro dum la lastaj 4 monatoj, speciale ne-eŭropanoj. Kial al ili oni ne pridemandas ilian ankoraŭan postenon ene de la TEJO-estraro?

Do mi povas fiere diri ke mi ne demisiis ĉar mi faris bone mian laboron, kaj se la komisiono kaj la estraro estus inteligenta organo, oni esplorintus la faktojn publike, oni taksintus kaj proponintus solvojn por plibonigi. Sed oni simple prenis facilan vojon, kaj oni povas ekkompreni ke ili (komitato kaj estraro de TEJO) ne estas homoj kun strategia pensado, sed homoj kiuj decidas per siaj emocioj kaj kaŝitaj politikaj intencoj.

Mi deziras, ke ĉi situacio estu precedenco. Do TEJO povas plibonigi ĝiajn procezajn elektojn. Estus agrable vidi kiel organizo kun tutmonda aspekto ekdecidas strategie por ke Esperanto alvenu al ĉiuj ŝirmitaj loko de la terglobo.

Pensu ĉi-maniere, se ŝatus partopreni Elon Musk en TEJO, provizante konsilojn kaj strategiojn necesajn por la organizo, ĉu li estos neakceptita nur ĉar li ne havas amikojn ene de la Estraro kaj ĉar li ne parolas Esperanton? absurde, ĉu ne? (Mi ne estas Elon, sed tiel oni povas kompreni, ke TEJO ne taksas fakojn)

Pro ĉio, mi ne povas akcepti la nomumon en la Merkatika komisiono, ĉar tio signifus malŝpari mian tempon klopodante fari mian vojeton ene de TEJO-komunumo, anstataŭ fari kion mi ŝatas. Mi estas teknika persono kiu diskutas kaj agadas per strategia pensado. Bedaŭrinde tion mi ne trovis en TEJO.

Dankon por doni al mi la ŝancon partopreni en via projekto, mi esperas ke ni povos june kaj kune labori por Esperanto alitempe kaj sur alia nivelo.

PD.

Se iu ajn povas respondi al mi: en la historio de TEJO, kiom da estraranoj estis foreksiigitaj? Mi dankus. Mi ŝatus esti la unua :v

Ĝis la fina venko!

Arturo.

2 comentarios

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos obligatorios están marcados con *

Este sitio web utiliza Akismet para reducir el spam. Mira aquí cómo es tratada tu información.

es_COES
Volver al inicio