Esperanto Colombia

Per Netflikso: La rakonto pri libera Kubo

 La rakonto pri libera Kubo

(The Cuba Libre Story)

Per Netflikso: La rakonto pri libera Kubo 1

Usono, 2016. Reĝisorita de Emmanuel Amara, Kai Christiansen kaj Florian Dedio. Netflix, 2015. Elsendfluo. 8 serieroj.

Ne nur se vi estas malema legi librojn pri la historio de ĉi tiu bastiono de Esperantujo kaj latinamerike kaj mondskale, sed ankaŭ se vi volas spekti interesajn centojn da dokumentoj, The Story of Cuba Libre (La rakonto pri libera Kubo) estas por vi. Ĝi inkludas interparolojn kun:

 

Resume, la serio komenciĝas ekde la historio de la antaŭkolumbaj indiĝenoj (tamen nur pase), por poste amplekse analizi la hispanan kolonian periodon ekde la 50 jaroj, kiuj necesis al la duoninsulanoj por konkeri la t.n. “Novan Mondon”. Sekvas la tabakkultiva kaj -porta periodo pere de la afrikaj sklavoj, kaj la starigo de la sukera industrio en Kubo dank’ al la sendependiĝo de Haitio disde la francoj. La plej granda kariba insulo preskaŭ fariĝis aldona usona ŝtato, sed ĉar la prezidinto Lincoln kontraŭis sklavecon, Hispanujo plu kapablis posedi la insulon dank’ al la sklaveco mem. Malkiel en Haitio, la unua kuba revolucio de 1868 ironie okazis dank’ al la blankaj kaj kreolaj propraĵistoj, ĉefe Carlos Manuel de Céspedes. Kial? Nu, simple ĉar ili ne plu volis pagi impostojn al la metropolo! Samkiel tra la tuta Hispanameriko, pro imposta nepagemo ni separiĝis de Hispanujo. Aŭ ĉu ne? En 1898 kuba sendependiĝo okazis, nur por fariĝi usona protektorato. Reliefigitaj estas la posteaj epokoj de la regnestroj Tomás Estrada Palma, Gerardo Machado, Fulgencio Batista, kaj laste sed ne balaste, la ne komunisto sed oportunisto (trafa alnomo eldirita de Juan Antonio Rodríguez) — Fidel Castro.

 

Bela piana kuba fonmuziko akompanas la tutan serion. Kvin lingvoj estas aŭskultataj dum la dokumentara serio, nome la hispana, la angla, la germana, la franca, la rusa kaj eĉ la kataluna. Tio estas unu el la plej trafaj trovoj el La historio pri libera Kubo. Multlingvismo iĝas nuntempe tute normala en dramaj kaj dokumentaraj serioj, eĉ usonaj.

 

Krome, se preni en konsideron la koncepton pri historio de Johan Huizinga (kies fanatikulo mi fariĝis en Montrealo kune kun mia kungermanisto kaj samideano Vincent), ĉiu Historio estas esence “historio de la kulturo”. La verkaro de José Martí, la muziko de José Fernández Díaz, la kulturo pri rumo kaj tabako, eltiraĵoj de kubaj filmoj kiel La primera carga al machete (1969), Soy Cuba (1954), k.a. — ankaŭ estas parto de La historio pri libera Kubo.

 

Kortuŝa estas la komenca ideo de ĉiuj serieroj, diversmaniere eldirita: La historio de Kubo estas markita de 500 jaroj da malriĉeco kaj subpremado sed la kubanoj neniam rezignas je sia revo pri libereco. Mi konfesas, ke mi ploremas pro emocio aŭskultante tion ĉiufoje.     

 

“Movado 26-a de Julio”. Kiam mi eklernis, ke tiu estas la nomo de la kubaj gerilistoj de Fidel Castro, mi tuj falis sur mian seĝon. Tiu dato estas ankaŭ tiu de la naskiĝo de Esperanto! Ĉu eble tiu fakto estis unu el la kialoj, kiuj instigis la kuban registaron apogi nian movadon?

 

“Historio absolvos min”. La frazo aperas kiam oni rakontas la prenon de la kazarno Moncada. Tiam mi memoris, ke kontraŭ 3 ŝteloj, pardonu, steloj, vendis mi tiun libreton al Aleĉjo en Barra do Garças. Kiel akiri stelojn? Kontaktu lin.

 

“Homa, tre homa” diras la revoluciisto Harry Villegas aludante pri Che Guevara. Kion li signifas per tio? Ĉu tion, ke Che estis tre manĝtrink-amorema?

 

Nenion bonan mi havas por diri pri la fripona barbulo, eĉ se li portas mian familinomon. Kial? Rigardante la serion, oni rimarkos, kial. Mi nur diru, ke li estis granda. Sed kompreneble, ‘granda’ ne estas samsencaĵo de ‘bona’. Ĝi ofte fakte signifas la malon.

 

Por la vivo: estu ĉiama fiaskulo, sed obstinu, malsaniĝu je grandegulmanio, kaj via destino estos fariĝi aŭ veatestanto aŭ heroo.

Luis Elíver Castro

Salir de la versión móvil