PER NETFLIKSO: “Memorperdo” (Amnesia)

Svislando/Francujo, 2015. Reĝisorita de Barbet Schroeder. Verkita de Emilie Bickerton, Peter Steinbach, Susan Hoffman kaj barbet Schroeder. 96 minutoj.Memorperdo (Amnesia)
Flag of Switzerland.svg Flag of France.svg Svislando/Francujo, 2015. Reĝisorita de Barbet Schroeder. Verkita de Emilie Bickerton, Peter Steinbach, Susan Hoffman kaj barbet Schroeder. 96 minutoj.

Kaj denove multlingva filmo: ĉefe en la angla kaj la germana , sed ankaŭ en la hispana kaj la kataluna (krom poemeto en la rusa de Lermontov).

Finfine alvenas al miaj manoj filmo, en kiu tri generacioj da germanoj ci-diras unu la alian por komprenigi tri malsamajn vidpunktojn pri la Tria Regno.Jen la tri respektivaj vidpunktoj tuj post la falo de la Berlina Muro: Jo (Max Riemelt), kiu personigas la plej junan generacion. Li provis kompreni la Duan Mondmiliton kiam li estis mezlerneja knabo. Por li, la milito estas “antikva historio” kaj Germanujo “ankoraŭ ekzistas”. Li sentas sin tre fiera pri sia patrino, kiu helpis rekonstrui Germanujon el detruo.

La avo de Jo, Bruno (Bruno Ganz) male reprezentas la plej aĉan parton. Li travivis la militon kiel kampgardisto, kie li gardis laborantajn knabinojn, kiujn li superrigardis kune kun la SS. Li rakontas la monstran historion pri ili. La SS-anoj devigis Brunon mortigi du el la knabinoj, li rifuzis kaj faris tion ili mem.

Li eskapis kun du judinoj kiam alvenis la rusoj. La rusoj perfortis ilin ĉar germanaj. Restaĵon de la historio li ne rakontas, sed oni povas imagi supermonstraĵon.

Elfriede (Corinna Kirchhoff), la patrino de Jo, reprezentas ĝuste la germanojn de la volonta memorperdo. “Kiel vi povas daŭrigi sen tio scii, kio vere okazis?”, demandas al ŝi Martha (Marthe Keller). Por Martha, nia kritikegulino pri Germanujo kaj la germanoj, betono kaj laborego post la milito utilis nur por kaŝi la hororon de la estinta milito. Ŝia 50-jara memekzilo de Germanujo kaj kondamno rilate al la perforto de sia lando rememoras min pri alia filmo de Barbet Schroeder, realigita de li en Kolombio: La Virgen de los sicarios (La Virgulino de la dungitaj murdistoj, 2000). “Miamense ĉiuj estis monstroj, sed ne estas tiel simple. Via avo estis malfortulo”, diras ŝi je la fino.

Memorperdo aludas krome al la nepriparolata infero: Oradour kaj Ladice. Ĉu vi iam aŭskultis pri tiuj du lokoj? Bebo krucumita. Homoj alkrure pafitaj, bruligitaj vivantaj pro kunlaboro kun la kontraŭnazia rezisto.
Ĉu la aŭtoj Volkswagen estas tiel hitleraj? Mi pensas, ke ne. Tro da burokratio dum la Tria Regno ĝuste evitis, ke ili estu produktitaj tiam kaj restis projekto.

Martha estas unu el tiuj virinoj, kiujn ni povus alnomi “belmaljunjo” aŭ maljuneta Barbie-pupo, kiel onidire en Kolombio. Tion oni rimarkas dum la interago inter Jo kaj Martha, kaj tre kortuŝa estas la sceno, kie li ekkantas germanan infankanzonon (kiu diras kion?… “Se mi estus birdeto…”) kaj Martha sekvas lin.

La televidaĵo de Rostropoviĉ ludanta la violonĉelon dum la Mura Falo kaj la bildigo de Alex (la eksedzo de Martha) ludanta la sian sur la svisa flanko tempe de la Holokaŭsto… tie oni ankaŭ vidas rilaton!