Jen la intervjuo farita de la Sinjoro Luis al Luis Jorge Santos Morales Julio 2017

INTERVJUO.
 
La eminenta profesoro Luis Jorge Santos Morales, tre konata en Kolombio kaj eksterlande, datrevenas duoble ĉar li estas dediĉinta sian longan vivon al la instruado de lingvoj (angla, franca, hispana kaj Esperanto). La venontan unuan de novembro, 2017, li sepdektrijariĝos aĝe kaj samtempe sesdekjariĝos kiel diskoniganto de la internacia lingvo Esperanto en Kolombio, tial, la komitato komisiita okazigi la ĉi-jaran kongreson, intervjuis lin ĉe lia Lingvolernejo, la dektrian de julio, 2017, en la kvartalo La Castellana, Bogoto. Jen la teksto de tiu intervjuo:
 
Ĵurnalisto: Kio estas Esperanto?
LJSM: Esperanto estas la plej perfekta kaj belsona lingvo sur la planedo Tero, kreita kun la celo ĝin utiligi, kiel Internacian komunikilon.
– Kiu estis la kreinto?
La pola geniulo Lazaro Ludoviko Zamenhof.
 
– Kiom da tempo tiu sinjoro bezonis por konstrui ĝin?
Li komencis provi krei la lingvon estante 15-jara kaj publikigis sian unuan libron en 1887, estante 28-jara, do proksimume 13 jarojn li dediĉis al ĝia konstruado.
 
– Profesoro Luis Jorge, Kiel estis via unua kontakto kun la vorto “Esperanto”?
Antaŭ ol fakte aŭdi la vorton ESPERANTO unuafoje, ŝajnas al mi, ke mi jam iel scietis, ke tia lingvo ekzistas ie, kvazaŭ mi havis memoron de antaŭa vivo aŭ io tia, kaj persiste ĝin serĉadis en almenaŭ tri lernejaj bibliotekoj en la vilaĝo kie mi pasigis mian infanecon. En mia menso, mi nur ĝin nomis “tiu lingvo”, kompreneble mi neniam parolis pri tio ĉi eĉ al miaj plej bonaj samlernejanoj, ĉar ili povus pensi, ke mi freneziĝis, sed amiko mia kiu bone sciis, ke mi amegas lingvojn, montris al mi revuon iun posttagmezon kaj diris: “Jen artikolo, kiu sendube interesos vin!” Tuj je la momento, kiam mi legis la vorton Esperanto, mi neklarigeble ekkriis “jen la lingvo, kiun mi de antaŭ longe serĉadis!!!”. Mi mem, ĝis nun neniam povis klarigi kiel mi kapablis “fakte rekoni ion ĝis tiam por mi tute nekonatan” 
 
– Kial ĝi plaĉas al vi?
Mi tute ne scias, mi diru, ke mi naskiĝis por ami Esperanton.
 
– Kio ne plaĉas al vi pri ĝi?
Absolute neniu aspekto de Esperanto malplaĉas al mi.
 
– Kun kiuj gravaj personoj vi konatiĝis pere de Esperanto?
La unua Esperantisto kun kiu mi komunikiĝis en 1957 estis S-ro Tibor Sekelj, poste, ĉefe dum landaj kaj universalaj Esperanto-Kongresoj mi havis okazon manpremi kaj interparoli kun multaj gravaj samideanoj: S-roj William Auld, John Wells, Gian Carlo Fighiera, Juan Régulo-Pérez, Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, D-ino Marjorie Boulton, Spomenka Stimec, Osmo Buller, Roy McCoy, Veronika Poor kaj multajn aliajn. La plej fama kolombiano kun kiu mi iam parolis en Esperanto estis P-ro Otto de Greiff (P.R.).
 
– Kial lerni Esperanton kaj ne la indonezian, kiu estas plipli facila?
Ĉiuj ekzistintaj kaj ekzistantaj naciaj lingvoj formiĝis kaj evoluis, duonblinde, senorde, senarte kaj iele-trapele kaj ĝuste pro tio ili estas plenaj de neregulaĵoj, kiuj faras ilin tiel malfacile lerneblaj. Esperanto male naskiĝis en la menso de geniulo, kiu sukcesis kunigi en unu sola idiomo ĉiujn trajtojn de lingva perfekteco prezentitajn de la plej disvolviĝintaj lingvoj de Eŭropo. Esperanto estas ekster ĉia dubo la plej bona kandidato fariĝi la intenacia lingvo. Mi ne konas la Indonezian, do, mi tute ne povus opinii pri ĝi.
– Ĉu vi ricevis ian specialan “revelacion” por dediĉi vian vivon al tia utopio?
Eble jes, sed ion tian mi ne povus aserti kun plena certeco. Mi amas la utopiecan aspekton de Esperanto, ĉar historie parolante, multaj el la iam nomitaj utopioj kun la tempo fariĝis belaj realaĵoj .
 
– Mone kaj tempe, Kiom kostas lerni Esperanton?
Multaj el ni, lernis Esperanton preskaŭ senpage. Esperantaj lernolibroj kutime estas tre malmultekostaj. Sur la reto estas troveblaj multnombraj Esperanto-kursoj kun klarigoj en la hispana kaj la angla kiuj estas tute senpagaj.
 
– Por persono ordinara, kiom da tempo oni bezonas por atingi bazan nivelon?
Mi mem lernis la Esperantan gramatikon en unu-du semajnoj, kaj laŭ mia scio, multaj samideanoj faris la samon.
 
– Por kia celo lerni Esperanton?
Esperanto, multe pli ol iu ajn alia lingvo, estas la perfekta interkomunikilo por havigi al si geamikojn ĉie tra la mondo. Mi mem, ekzemple, multe pli lernis pri la rolo de la cerbo ĉe lingvoparolado dank’al Esperanto ol al aliaj lingvoj.
-Kiom da mono oni enspezas sciante ĉi lingvon?
Laŭ mia scio, neniom! Tamen, mi ne eliminus la eblon, ke iu povus iam kaj iel profesiiĝi per Esperanto.
 
– Ekzistas du vortaroj: La Hispana-Esperanta kaj La Plena Ilustrita Vortaro. La du kostas pli ol duon-miliono da pesoj ($) . Oni devas esti tute freneza por aĉeti kaj studi tiujn du vortarojn por lerni lingvon, kiun preskaŭ neniu parolas, malpli ol 0,1 % el la monda loĝantaro! Kion vi opinias?
Taksante la mondon tiamaniere, oni neniam sukcesus fari ion vere grandiozan. Ambaŭ tiuj vortaroj milionoble pli valoras ol ili kostas. Krome, la PIVo estas nun tute senpage trovebla kaj utiligebla sur la reto. Nur sufiĉas gugli la vorton “vortaro” kaj vi trovos tiun kaj multajn aliajn bonajn vortarojn.
 
– Se Esperanto estas mirindaĵo, kial ĝi ne estas konvinkanta al la mondo?
Bedaŭrinde multaj homoj en la mondo preterpasas ĉiuspecajn mirindaĵojn ĉiutage kaj estas tute blindaj al ili. Esperanto tre sukcesadis kaj sukcesadas ĉefe en Eŭropo kaj Azio ĉar ili ja havas fortajn lingvoproblemojn pro la tiea abundo de lokaj lingvoj. Male en Ameriko, kie nur 4 grandaj lingvoj estas vaste parolataj, lingvoproblemoj estas apenaŭ percepteblaj, sekve, tre malmultaj homoj en nia mondoparto eĉ pensas pri la bezono de interlingvo.
 
– Ekzistas kelkaj lingvoj postulemaj je sia prononco, ekzemple, la angla, la hungara, eĉ la tonala ĉina. Ĉu la pronoco de Esperanto estas strikta? aŭ povas esti komprenata misparolata?
Ĝuste por ke ĝi estu pli facile lernebla, D-ro Zamenhof faris Esperanton kvin-vokala same kiel la hispana kaj la itala. Mi pensas, ke por bona lernado de Esperanto, oni bezonas malpli ol dekono de la tempo postulata por lerni la relative plej facilan nacian lingvon, kiu por ni hispanlingvanoj povus esti aŭ la itala aŭ la portugala. Kompreneble, el fonetika vidpunkto, mi ne hezitus aserti, ke la itala estas pli facila por ni ol la portugala.
 
– Ĉu vi povus aserti, ke Esperanto parolata en Eŭropo samas al tiu parolata en Fontibón?
Nuntempe danke al la ekzistado de la reto kaj aliaj amaskomunikiloj, Esperanto povas tre homogene disvastiĝi, ĝuste kiel samkiale pli kaj pli homogeniĝas lingvoj tiaj, kia la hispana, kiu estas parolata en tiom da landoj.
 
– En Esperanto ekzistas literoj malglate prononceblaj, ekzemple Ĥ kaj vortoj ankaŭ teruraj por prononci, ekzemple, gvati. Kiu estas la kialo?
Lingvaj malglataĵoj ĉiam estas glatigeblaj kaj forigeblaj pere de inteligenta ekzerciĝo, pacienco kaj persistemo. Tio validas por ĉiu ajn lingvo en la mondo.
 
– Kiom da esperanto-parolantoj ekzistas en Kolombio?
Io tia estas ĉiam tre malfacile kalkulebla. Mi mem jam disvendadis ĉefe en Kolombio, pli ol dek mil Esperantajn lernolibrojn dum 40 jaroj. Kiom el la aĉetintoj fakte ellernis Esperanton per ili? Tion mi ne povus ekscii, sed intuicie kalkulante, ŝajnas al mi, ke mi jam vidis pli ol du-mil malsamajn vizaĝojn dum niaj renkontiĝoj kaj kongresoj laŭlonge de mia 60-jara esperantumado. Multaj el la ceteraj aĉetintoj eble iom lernis kaj tre kredeble povas esti fervoraj diskonigantoj de nia afero, ĉar ili ja bone informiĝis pri kio temas.
 
– Kiel facile estas trovi almenaŭ unu parolanton de Esperanto surstrate?
Mi ne serĉus Esperantistojn surstrate sed surrete. Tamen, mi diru ke mi jam havis la maloftegan sperton renkonti parolantojn de nia bela lingvo ĉe ĉiuj stratanguloj en Varsovio, Pollando, dum la centjariĝa Kongresego en 1987. Tio estis verdire estonteca bildo.
 
– Profesoro Luis Jorge, bv. rakonti al la publiko tion pri Prezidento Carlos E. Resptrepo kaj lia rilato kun Esperanto en 1911?
Ŝajnas, ke la unuaj kolombianoj kiuj eklernis Esperanton, tion faris en Parizo kaj ĝin alportis al ni. D-ro Abel de Jesús Rico (nia unua pioniro) kaj Prezidento Carlos Eŭgenio Restrepo estis du el ili.
D-ro Carlos E. Restrepo revenis al Kolombio el Francio por esti elektita Prezidento de la Respubliko en 1910. Li estas vere “unika okazo” en la historio de Esperanto: dum ni Esperantistoj ĝenerale kongresas kaj fervore propagandas Esperanton, interalie kun la espero, ke niaj REGANTOJ informiĝu ke ĉi tiu mirinda lingvo ekzistas kaj ion faru por ĝin antaŭenigi, Prezidento Restrepo mem organizis la Unuan Kongreson de Esperanto en Kolombio en 1911, por ke la kolombiaj REGATOJ informiĝu, ke ĝi ekzistas kaj ĝin eklernu. Ĉu io tia jam hazarde okazis ankaŭ aliloke?
 
– Ĉu veras, ke la romano “María”, de Jorge Isaacs, estis esperantigita jam en 1924?
Jes, fakte en 1924, aperis noto en pluraj ĵurnaloj pri tio, ke S-ro José Alfonso Gutiérrez gajnis premion en Sovjetunio pro esperantigo de “Maria” de Jorge Isaacs. Sed bedaŭrinde la ununura ekzemplero ekzistinta de tiu tradukaĵo iel malaperis dum unu el niaj multaj translokiĝoj, sed laŭ mia memoro, tiu traduko estis iomete tro laŭlitera, kaj mi ne dubas, ke la freŝdata Esperantigo de tiu sama verko, fare de S-roj Rubén Torres, Andrés Turrisi kaj Detlef Karthaus estas centoble pli bona. Mi opinias, ke temis pli pri konsol-premio pro bon-intence preparita kontribuaĵo alveninta el la fora Sud-Ameriko. La dulingva versio de la lastatempa traduko troveblas nun ĉe https://eo.wikisource.org/wiki/Maria
 
– Kiuj aliaj verkoj kolombiaj jam havas tradukon en Esperanto?
Nia Cent Jaroj da Soleco jam estis tradukita al nia kara lingvo. Laŭ mia memoro, D-ro Jesús Antonio Vélez Rojas esperantigis la fablojn de Rafaelo Pombo fine de la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Almenaŭ mi konservas ankoraŭ tiun de “La Kompatinda Maljunulineto”, kiun lia filino mem donis al mi.
 
– Ĉu la kolombia esperantistaro kongresas?
Feliĉe jes! Ekde 1911, kiam Prezidento Restrepo patronis la Unuan Kongreson en la Prezidentejo mem, ĝis la kvindekaj jaroj, la kolombia esperantistaro okazigis grandan nombron da sporadaj Esperantaj kunvenoj, kongresetoj kaj renkontiĝoj, sed nur en Septembro 1970, dum la Inaŭguro de la Esperanto Klubo de Medeĝino, ĉe la Pontifika Universitato, mi mem, dum prelego, lanĉis la ideon okazigi oficialajn ĉiujarajn Kolombiajn kongresojn, kaj la unua el tiuj, finfine kristaliĝis en decembro 1976 en Medeĝino. Okazis, ke tiu kongreso estis tiel impona, luksa kaj amase ĉeestata, ke neniu emis sin devigi okazigi alian kongreson, kiu povus eĉ dekone konkuri kun tiu superba Kongresego ĉe la Pontifika Universitato. Do, pasis dudek jaroj ĝis kiam mia amiko Santiago Alvarez kaj mi decidis fari novan provon kaj organizis en novembro 1996 la tiel-nomitan DUAN Kolombian Kongreson de Esperanto ĉe la Lingvo-Instruejo Winston-Salem en Bogoto, por daŭrigi tion, kio jam komenciĝis en 1976, kaj feliĉe ĝis nun la serio ne plu interrompiĝis. Venontnovembre ni espereble ĉeestos nian 23an Kolombian Kongreson en la bela urbo Honda, kaj restas al ni nur esperi, ke la serio daŭros ĝis la fino de la tempo mem.
 
– Meze de pesimismo, ĉu ne estos Esperanto alia utopio?
Pesimismo tute ne rilatas al Esperanto. Iom post iom la homaro senĉese pliinteligentiĝas, kaj nepre alvenos iam la momento, kiam la mondo komprenos, ke ni Esperantistoj ja tute pravegas, kaj Esperanto estos lernata de ĉiuj lernejanoj tra la mondo, Ĝuste tial mi insistas, kaj daŭrigas insisti, ke ni senlace provu pruvi ke ni tute pravasKun la tempo, la nomo de nia planedo estos Esperantio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *