Esperanto Colombia

Recenzo: La lasta teoremo de Fermat

Libro Fermat's Last Theorem
Kovrilpaĝo de la libro

Titolo: Lasta Teoremo de Fermat
Originala titolo: Fermat’s Last Theorem
Aŭtoro: Simon Singh
Eldonisto: Fourth Estate Ltd
Nombro da paĝoj: 328
Prezo: 23,000 COP (Epub).
Jaro de eldono: 1997
Poentoj: 8/10

Matematiko, granda teruro de miloj kaj miloj da junuloj de la tuta mondo. Ĝi kutime estas konsiderata kiel malvarma kaj enuiga scienco, sed tio tute ne estas vero.

En ĉi tiu libro, Fermat’s Last Theorem, la aŭtoro rakontas la historion de la plej fama matematika enigmo de ĉiuj tempoj, ekde ĝia kreado en la jaro 1697, fare de la matematikisto, kiu donas sian nomon al ĉi tiu enigmo, sinjoro Pierre de Fermat, ĝis ĝia fina solvo en 1994 fare de la brita matematikisto Andrew Willes. Tri jarcentoj kaj duono inter unu momento kaj la alia.

Ĝis nun ĉio en ordo, ĝi ŝajnas problemo ordinara de matematikistoj. Sed la mirinda afero pri la enigmo de Fermat kuŝas en ĝia simpleco. La plej kompleksaj matematikaj problemoj estas malfacile aŭ tute neeblaj kompreni se vi ne estas fakulo en matematiko, sed la teoremo de Fermat estas ekstreme simpla, fakte tiel simpla, ke eĉ infano povas kompreni ĝin.

xn +yn = zn ;

Ĉi tiu ekvacio havas neniun solvon por ĉiu entjero (n) pli granda ol 2.

Jen la tiel nomata “Lasta teoremo de Fermat”. Simpla, bela, mallonga kaj nesolvebla. Aŭ almenaŭ tia ĝi estis ĝis 1994, sed ni parolos pri tio poste.

La leganto inicita en matematikoj, aŭ tiu, kiu memoras siajn gimnaziajn klasojn, trovos la antaŭan ekvacion familiara. Kaj tiu pravas, ĉar la plej multaj el ni studas specialan kazon de tiu ekvacio kaj konas ĝin kiel Teoremo de Pitagoro.

Ĉu vi memoras ĝin? x2 + y2 = z2, por ĉiu orta triangulo, kie x kaj y estas la flankoj de la triangulo kaj z estas ĝia hipotenuso. Ni studis la lastan teoremon de Fermat dum multaj jaroj, kaj ni eĉ ne rimarkis tion!

Kaj ĉi tiu estas unu el la grandaj sukcesoj de la aŭtoro: la historia parto de sia libro, kiu reiras al Pitagoro kaj lia frateco, kiu adoris la numerojn, kaj malkovris apartan kazon de la teoremo de Fermat jarcentoj antaŭ ol ĝi estis formulita .

Ĉi tiu teoremo savis vivojn, inspiris senfinan nombron da junuloj studi ĉi tiun sciencon, promociis milionajn premiojn por kiu solvu ĝin, evoluis matematikojn al niveloj neniam antaŭe viditaj, kaj frustris eĉ la plej grandajn matematikistojn de modernaj tempoj. Kvankam Fermat neniam volis tion kiam li formulis sian teoremon.

Komence mi nomis al Fermat matematikiston, tamen fakte li estis nur ŝatanto de matematiko. Profesie li estis juristo kaj, laŭ nia scio, tre kompromitita al sia profesio. Li studis matematikojn en sia libera tempo. Tamen ajna nuntempa junulo, kiu sukcese kompletigis mezlernejon, havus pli da iloj kaj scio ol Fermat havis, kiam li skribis sian teoremon. Ĉi tio nur pligrandigas la mirindecon de la Lasta teoremo de Fermat.

Fermat havis libron nomitan Arithmetica, dulingva greka-latina versio, farita de Diofanto. En ĉi tiu libro Fermat kutimis skribi la solvojn al la problemoj de la aŭtoro. Li ankaŭ ofte kreis siajn proprajn matematikajn problemojn, skribante ilin en la randoj de la libro. Unu post unu, la plej grandaj matematikistoj solvadis tiujn problemojn ĝis ili ĉiuj estis solvitaj, ĉiuj krom unu. La enigmo proponita en ekzerco numero 8, kiu estis nomata kiel la Lasta teoremo de Fermat.

Oni supozas, ke kun la matematikaj kapabloj de Fermat eblas solvi ĝin, ĉar en rando de sia libro Fermat skribis la enigman frazon, kiu restos por ĉiam en la analoj de la historio:

“Mi trovis absolute mirindan pruvon, sed la rando de ĉi tiu folio estas tro mallarĝa por inkludi ĝin”

Kia estas tiu pruvo? Neniu scias tion eĉ ĝis hodiaŭ. Fermat mortis sen montri ĝin al iu ajn. Nomoj kiel Leonhard Euler, Sophie Germain, Gabriel Lamé, Augustin Louis Cauchy aŭ Ernst Kummer povas esti nekonataj al multaj, sed ili estas famaj inter matematikistoj, fizikistoj kaj inĝenieroj ĉirkaŭ la mondo por siaj verkoj. Ĉiuj ili kaj pli, defiis la lastan teoremon de Fermat, ili ĉiuj estis venkitaj. Kelkaj sukcesis trovi la solvon por iuj specifaj kazoj, sed ne sukcesis pruvi ke la teoremo estis vera por ĉiu el ili.

Oni povus pensi, ke strebi solvi ĉi tiun problemon estas malŝparado de tempo kaj destinita al malsukceso, sed ĉiuj tiuj, kiuj provis solvi ĝin, evoluigis novajn matematikajn teknikojn, kiuj estas uzataj en aliaj scioj kaj kiu permesis al la socio progresi tiom kiom ni progresis ĝis nun. Klaraj ekzemploj de ĉi tio estas la Algebra teorio de nombroj kaj la Modulareca teoremo, unue evoluigitaj por alfronti al Fermat.

Daŭris 358 jarojn por ke iu povu solvi ĝin, kaj por fari tion, Andrew Willes elspezis tutan vivon por krei novajn kaj ingeniajn matematikojn kaj li devis kunigi du matematikajn mondojn kiujn ĉiuj opiniis tute malaj unu de la alia. Nur tiel la Lasta teoremo de Fermat estis pruvita vera por ĉiu ebla kazo.

Tamen, ĉi tiu solvo necesis uzadon de matematikoj, kiuj ne ekzistis kiam Fermat vivis. Jam sciante, ke la teoremo estas vera, ankoraŭ ekzistas la dubo trovi la respondon tian, kian Fermat trovis, ĉu eblos?

Ivan Camilo Quintero Santacruz

Salir de la versión móvil