Esperanto Colombia

Per Netflikso: La Che

Per Netflikso: La Che 1

El Che. Reĝisorita de Matías Gueilburt. Ĉefrolulita de Paco Taibo 2. Netflix, 2017. Elsendfluo.

En junio 1928, la paro formita de Ernesto Guevara Lynch kaj Celia de La Serna desupras tra la rivero ĉe loko, kie ili estis vivantaj, en Misiones (Caraguatay) por havi sian unuan filon en Bonaero […] La atestantoj de la ĵusnaskita hazarda filo de la urbo Rosario estis antaŭsciigantoj de la estonta vojaĝema karaktero de la bebo, t.e. brazila taksiisto, kune kun iu maristo: lia onklo Raúl.

Tiel komenciĝas La Che (El Che): rakonto pri vera komunisto (kaj ne oportunisto) el la barbuloj de la eterna Kuba Revolucio: la komandanto Ernesto “Che” Guevara. Kiel vi scias, ke la Che estis argentinano? Nu, pro lia kromnomo mem, che!*

Samkiel je la mano de Boris Kolker ni estas portataj en Vojaĝo en Esperanto-lando, la afabla kaj konema hispan-meksika ĉiĉerono Paco Taibo 2 — verkinta Ernesto Guevara, también conocido como el Che (Ernesto Guevara, ankaŭ konata kiel la Che) kaj kunaŭtorinta de El año que estuvimos en ninguna parte (La jaro, kiam ni estis nenie) — la spektantoj de La Che paŝas kune kun li plejmulton da lokoj, kie iam troviĝis la miteca komandanto: Rosario, Lima, Iquitos, Gvatemalurbo, Meksikurbo, Los Cayuelos, Alegría del Pío, Havano, inter aliaj,  estas vizitataj kadre de la dokumentaro.

Atent-altira estas la parto pri Leticia  (Amazonas, Kolombio). “Tie apude, en tiu ludkampo, iam piedpilkadis Che Guevara”, signis transportisto al mi antaŭ kelkaj tagoj, dum vizito al Leticia, survoje al Tabatinga (Amazonas, Brazilo). La ludkampo krome situas apud la ruinoj de la luksdomo de la iama drogŝakristo Evaristo Porras. Kion tiu sinjoro ne rakontis al ni estis tio, ke temis pri la plej fama piedpilka ludo de tiu revoluciisto iam ajn: Efektive, la Che estis trejnisto kaj golulo de la loka teamo Independiente Sporting de Leticia en fulmokonkurso. Tiam, la 6an de julio 1952, la Sporting atingis la punŝote decidita finalon kaj la astmo-sufera argentinano sukcesis malhelpi penalon, kiu, kiel skribe de li al sia patrino, estis fariĝonta por ĉiam parto de la historio de Leticia.

La milita trejnejo de la Che en Chalco (Meksiko) estas ankaŭ vizitata. Detala estas la rakonto pri la aventuro de la ŝipo Granma. Estas eĉ aludo al rakonto de Jack London okazanta en Alaska, pri kiu tiam pensas la Che. La antaŭa subskribo de Ernesto estas montrita, kiam Paco vizitas la notarion, kie Ernesto edziĝis al Hilda Gadea en Tepozotlán. Post la edziĝo, li nur eksubskribis “Che”.

La plej grava sukceso estas kompreneble la intervjuoj al la homoj, kiuj persone konatiĝis kun la Che: Edelberto Torres Rivas (fondisto de la Alianco pri Demokratia Junularo), kiu rakontas, ke la politik-ideara kaj -movademo ekokazis tie en Gvatemalo. Horacio López (verkisto) kaj Calica Ferrer (infana amiko) montras la infanejon de Ernesto. Calica krome aludas al tio, ke la Che ŝatis dividis sian novan biciklon kun ĉiuj, ne kiel la aliaj infanoj. Jen kiel onia kapitalisma aŭ komunisma pensmaniero (pardonu pro tiu nur disdua mondvida aludo) jam enradikiĝas en niaj animoj de kiam oni estas knabo.

Fakte: ĉu la afero troviĝas ankaŭ en la genoj? ”Terure! Neniu negoco entreprenita de iu Guevara ian ajn sukcesis”, diris lia patro kiam la Che fariĝis prezidanto de la Nacia Banko de Kubo kaj eksubskribis la monbiletojn kiel “Che”. Tio memorigis min pri la steloj — la Esperanta mono. Ĉu mi jam rakontis al vi, ke mi vendis la Esperantan version de La historio absovos min kontraŭ tri steloj en Brazilo? Nu, tiuj moneroj estas same sensanktuligaj de la mono mem kiel la subskribo “Che”: La banko nomiĝas “Bankuvo” kaj stelo aperas super la vorto “stelo” kiel kvazaŭa ĉapeligo de ĝi: “ŝtelo”!

“Popolo, kiun mi decidis defendi, konante ĝin nur pere de la agado kaj pensado de nia estro Fidel Castro”, diras Ernesto en sia unua radia saluto, aludante al la kubanaro. Kia eraro, Ernesto! Kial vi miksiĝis kun tiu fiulo? Ĝenerale, en la dokumentaro Libera Kubo, kiun mi recenzis en antaŭa artikolo, mi havis la impreson, ke oni estas pli neŭtrala kaj eĉ punema rilate al Castro; en La Che, male, Fidel estas neniel kondamnita. Ve! “Historio absolvos min”! Neniel, friponbarbulo!

La ĝeneralo Luis Alfonso Zayas rakontas, kiel li kaj siaj kunuloj ĝoje ekvidis la montetojn El Escambray en 1958, post kiam ili deiris de Sierra Maestra.

Ne surpapere, sed improvize la Che pripensis siajn atakojn. Tiam mi memoris, ke la plej malbona milita strategisto el la moda historio, t.e. Hitlero, ĉiam surpaperumis!

La historio de la fotografisto Alberto Díaz Korda, kiu prenis la plej konatan foton de la Che, estas rakontata de li mem: “Mi timegis. Mi ekpremis la obturatoron”. Rigardante tiun gigantan bildigon de Ernesto en la Placo de la Che ĉe la Nacia Universitato (kaj kiom da afiŝoj estas ĉi tie pri prelegoj pri la Che okaze de la 50-a datreveno de lia morto!), kie mi troviĝas ĉi-momente, mi kunsentas, ke vere iu ajn foto malkaŝas pli da informo pri la homo, kiu fotis, ol pri la fotito mem. Tiu fot-bildo estas efektive vere impona pro la timego, kiun Díaz sentis ĉe la fotado, vid-al-vide al la funebre marŝanta Che pro la eksplodo de la ŝipo La Coubre.

La Che estas kiel la Esperantistoj: neniam fremdulo, nur eksterlandano. Tiel Enrique Acevedo, estinta ĝeneralo de brigado en Sierra Maestra parolas pri tiu homo havanta “strangan tonon”, kiun li konis kune kun sia frateto kiam li estis 14-jara gerilisto.

Mi ploretis ne kiam oni mortigas la Che sed kiam la patrino revidas lin en Kubo: “Antaŭ 6 jaroj ni ne vidis lin, de kiam ni adiaŭis lin en la stacio Retiro, en Bonaero, kiam li foriris al Venezuelo labori en leprulara malsanulejo”.

Fine, la klarigo de la kolego de la Che, Oscar fernández Mell pri tio, ke la Che ne estas “la buĉisto de La Cabaña”, ke li fakte nur ĉeestis tieajn 9 revokajn tribulalojn kaj eĉ savis unu homon tie — repacigis min kun Ernesto.

Por la vivo:

En Fomento, ĝuste kiam restis al la gerilistoj nur 200 kugloj kaj la Che havis gravan prenindan decidon (ĉu retroiri al El Escambray aŭ ĉu riski antaŭen praktike sen kugloj) kaj li faras lastan puŝon: li telefonas armean oficiron, kiu… ekapogas la gerilon kaj petas, ke oni surmetu al li brakbendon de la Movado 26a de Julio!

(*) (hispana) He! (interjekcio uzata en Argentino por altiri ies atenton).

Luis Elíver Castro

Salir de la versión móvil