Esperanto Colombia

Per Netflikso: Drogŝakristoj – Narcos

PER NETFLIKSO: Drogŝakristoj – Narcos

Per Netflikso: Drogŝakristoj – Narcos 1

Usono, 2017. Verkita de Chris Brancato. Reĝisorita de José Padilha. Netflix, 2015. Elsendfluo. 30 serieroj.

*****

Ĝis nun estis 3 sezonoj de ĉi tiu serio. Narcos (Drogŝakristoj) dramigas la terorigajn rakotojn pri la kolombiaj drogkarteloj.

Kvankam novaĵo estas la ĵusa ekelsendo de la nova 3a sezono, valoras la penon ion diri ĝenerale pri la tuta serio kaj la unuaj du sezonoj.

Unue, estas grave rimarkigi, ke Narcos temas pri la agado de la DEA-agentoj Steve Murphy (Boyd Holbrock) kaj Javier Peña (Pedro Pascal) laŭ ties versio pri la persekutado kontraŭ la kokain-karteloj de Medelino kaj Kalio dum la 80aj kaj 90aj jaroj.

Ĉu historio de iu lando ne estu manipulita por amuzaj celoj? Nu, Narcos ne estas dokumentaro — kio estas tio, kion vi spektu, se vi volas serioze scii pri la temo drogŝakrado. Kaj rimarku: se eĉ dokumentaroj estas kelkfoje kritikataj pro la maniero, kiel oni manipulas la informojn, imagu kiom da fikcio ĉi serio “bazita sur realaj okazintaĵoj” povas krei ne nur pro dramigaj celoj, sed ankaŭ pro tio, ke eĉ se ili provus rakonti kiom eble plej da vero, estas neeble, ke la produktistoj pagu aŭtoraj rajtoj al ĉiuj (realaj) rakontistoj ties version pri ĉio, kio okazis.  

Je la aktorado de Wagner Moura role de Pablo Escobar, li sukcesis reprezenti lin samtempe kiel malgajetan kaj glacikoran. Oni uzas kvardek-procento da hispana lingvo en la serio. Ne kvindek, ĉar la ekstera rakontado estas tute en la angla. Aliflanke tiu ekstera rakontado en unua persono estas unu el la plej grandaj trafaj ideoj el ĉi tiu produktaĵo. Ĝi estas pli limigita ol la ĉionscia montrado de la eventoj, kiun oni tradicie faras en la forsendataj latinamerikaj dramserioj, ekzemple Escobar el patrón del mal (Escobar, la patrono de la malbono). Ĉi tiu lasta dramserio, versio de familianoj de Galán kaj Cano — nome, viktimoj de Escobar — atingas akuratan imitadon de la parolmanieroj; Narcos male fajfas pri la imitado: hispanaj akĉentoj estas tute miksitaj kaj tiel kolombianoj parolas per kuba, brazila, meksika, porto-rika akĉentoj. Ne pensu, ke tio estas eraro: drogŝakrado, kiel transnacia fenomeno estas ĉiea, kaj se oni volas reliefigi fifamon ligata kun kokaino, Kolombio ne estu ununura tiorilate. Jen ni en la jaro 2017 kaj la malhonoro ne haltas: “La papo en la patrujo de la drogŝakristoj”, estis ĵusa titolo de la hispana ĵurnalo El Mundo okaze de la vizito de Bergoglio al Kolombio.

Ek al la komentaro pri la 3a nova sezono: kvankam la diversaj parolmanieroj estas, kiel menciite, trafa afero, tamen mi konfesu, ke la la plej aĉa reprezentado estis tiu de la senhonta eksprezidentaĉo Ernesto Samper — rolo pri homo tiel nature karikatura en la reala vivo fakte meritis iom pli da penado.

La aktorado de Damián Alcázar role de Gilberto Rodríguez Orejuela estas bonega. Li ci-diras per “vos” kiel en Kalio, tamen per meksikeca  akĉento, dume pensigante la spektantaron pri tiu fifamulo, moknome “la ŝakludisto”, kiu plialtigis la ekonomian nivelon de Kalio kaj siatempe eĉ ideziris, malkiel Escobar, vivi en laŭleĝeco.  

La varbado por la serio estis vere aŭdaca: sufiĉas rigardi la jutuban publicon. Mi eksciis pri la 3a sezono dank’ al la surstrataj karteloj ĉe la aŭtobusaj haltejoj tra la tuta urbo.

Kalianoj rimarkos gravan tempologian eraron: se la rakonto okazas meze de la 1990aj jaroj, la aŭtobusa sistemo MÍO ankoraŭ ne devis ekzisti.

“Se estus justico en ĉi mondo, Javier, vi estus enkarcerigita”, diras al li Bill Stechner (Eric Lange), CIA-agento, kiu fine de la serio aldonas alian veraĵon al la DEA-ano: “je la kontraŭdroga milito ni malvenkis — vi tion atestis, kara!”

Kaj kompreneble, kvankam la duvizaĝa moralo ne estas “moraligita” kaj ĉiuj estas bildigitaj kiel malbonuloj, ĝis nun nenio estis (nek estos) menciita en la serio pri la regula subaĉeta mono de Pablo Escobar ricevita de la DEA, nek pri la afero “Iran-Contras” (Irano-kontraŭrevoluciistoj), per kiu la CIA ŝakris kokainon de la Medelina Kartelo por neniigi la sandinisman registaron en Nikarakvo.

Komence de la jaro, ĉe mia samideano Adrián kaj okaze de la vizito de nia tiama eksterlanda gasto Ralf, kiam mi rakontis, ke mi rigardas ĉi serion, kelkaj ĉeestantoj grimacis. Mi komprenis, ke multaj el miaj samlandanoj perceptas la t.n. “narkot-serioj” kiel “krimglorigo”. Fakte, kiel Damián Alcázar mem deklaras en intervjuo, pli ol glorigi krimon, tiuj serioj estigas “bonegan ŝancon bildigi malmildan latinamerikan realecon”.

Sen arto, ni ne komprenus la vivon. Tamen memoru, ke la sepa arto (jes, ĉi serio kinecas) estas esence — trompo.

 

Luis Elíver Castro.

Salir de la versión móvil