Esperanto Colombia

PER NETFLIKSO: Tri kolombiaj starkomediaj filmoj

Kadre de netfliksa serio el 22 humoristoj el Latinameriko, bedaŭras, ke la kolombianaro ne inkluzivis virinajn starkomediistojn, kvankam mi antaŭvidas, ke Alejandra Azcárate iam havos sian unuan “originalan komedi-specialon” pro ŝia sukcesega starkomedio en la lasta (muzika!) festivalo de Viña del Mar. Jen tio, kion prezentas la kolombiaj rakontistoj Julián Arango, Antonio Sanint, Alejandro Riaño kaj Ricardo Quevedo — konsekritaj kolombiaj aktoroj miksantaj fikcion kun vero por pliinteresigi siajn rakontojn.  

Priridu la spektaklon (Ríase el show)

PER NETFLIKSO: Tri kolombiaj starkomediaj filmoj 1

Kolombio, 2017. Reĝisorita de Jan Suter kaj Raúl Campos. Verkita de Julián Arango kaj Antonio Sanint. Netflix, 1h 2m. 

Temas pri vera elmontro de la kolombie tiel nomata “kreola humoro” [1] prizorgata de Julián Arango kaj Antonio Sanint. Antaŭ 19 jaroj ili prezentadas ĉi tiun spektaklon, kaj ĉi-foje ili registras ĝin por Netflikso en la Urba Teatrejo Enrique Buenaventura de Kalio.

Kiaj temoj? Jen ili: kaj seriozaj — ekzemple nia vorema respublikestro Juan Manuel Santos kaj ties taksado de 19% (paroligu mian amikon Humberto Mayorquín pri tio) — kaj ne tiel seriozaj, kiel nia Sofía (karaj eksterlandanoj: provu kompreni, ke Vergara [2] estas tio, kion ŝi kaŭzas al ni); la priŝtelitaj argentinanoj (neeviteble memori pri la vizito al Bogoto de Enrique Ellemberg), la amorfilmaj hispanoj, la maljunaj bogotanoj el tiuj, kiuj parolas per la interjekcio hala [2] la tutan tempon kaj altnazas pri ĉio; la absurda kolombia kutimo diri “ĉu mi rajtas ŝteli…”, “donacu al mi…” kiam oni respektive petas kaj aĉetas ion; la antjokeca parolado de la kvazaŭaj kolombiaj serioj far Netflikso; la prezidanto Nicolás Maduro kiel generitaĵo el Ñoño kaj la instruisto Girafales prelege de Godines (t.e. omaĝo al Chespirito, eterna meksika stultigilo en la kolombia forvido).     

Interesa estas la du-aktoreco, kio malsamas disde plejmulto el tiuspecaj starkomedioj.

Alejandro Riaño: Speciala starkomedio (Especial de stand up)

Kolombio, 2017. Reĝisorita de Jan Suter kaj Raúl Campos. Verkita de Alejandro Riaño. Netflix, 1h. 

Kia kiso de tiu belulino antaŭ ol komenci la prezentadon!

Jen bona sociologia analizo pri ĉiaspecaj interrilatoj de bogotanoj, inkluzive dancado, amindumado kaj aŭtobusado.

Amuzega estis la primoko pri naciaj figuroj niaj kiel William Vinasco Ch. kaj ties piedpilk-matĉaj rakontadoj kontraŭmete al la “fineco” de la hispanaj kaj argentinaj matĉ-rakontistoj. Per troigo ni komprenas la realecon.

Ricardo Quevedo: Ekzistas homoj tiaj (Hay gente así)

Kolombio, 2018. Reĝisorita de Jan Suter kaj Raúl Campos. Verkita de Ricardo Quevedo. Netflix, 58 min. 

Rakontita en la teatrejo de la Universitato ECCI en Bogoto, Quevedo amuzas nin per anekdotoj pri sia vivo kiel humoristo, amuzaj vekkutimoj, vica atendado en la amorgastejoj tio fakte okazas en amoristinejoj, Ricardo), permanado (“la infano Dio ploras kiam vi faras tion”), teroraj filmoj, mezlerneja ĉikanado (je kio mi rememoris, ke mia amiko Trocipollo kaj mi iam plezure venĝis nin kontraŭ la viola sako de Mora, kiu niajn sakojn piedbatadintis kaj ĵetintis en rubujon!) kaj la amrilatoj detruitaj de teknologio. Ne plu igu min hontigi per donado de ekzemploj el mia vivo ĉar li (eble) pravas.  

*****

[1] En Kolombio oni uzas la esprimon “kreola humoro” (hispane: humor criollo) por signi tiun humoron plenplenan je tipe regionaj, naciaj, sociaj, politikaj, historiaj kaj idiomaj aludoj el ĉi tiu lando kaj ties apartaj penskanaloj kadre de Hispanlingvujo.
[2] (his) Ŝerc-absurde: ‘erektiĝo’.
[3] (his) ‘Nu’.

Luis Elíver Castro

Salir de la versión móvil