Esperanto Colombia

PER NETFLIKSO: ”La ministerio pri tempo” (El ministerio del tiempo)

La ministerio pri tempo

PER NETFLIKSO: "La ministerio pri tempo" (El ministerio del tiempo) 2
La ministerio pri tempo (El ministerio del tiempo).
Hispanujo, 2017. Verkita de Pablo kaj Javier Olivares. Reĝisorita de Marc Vigil. TVE, 34 serieroj.


“‘Kia bona vasalo li estus, se li havus bonan sinjoron!’ Mirinda frazo, difinanta Hispanujon”.

— Javier Olivares, scenaristo de La ministerio pri tempo.


Hispanoj malofte produktis sciencfikciajn seriojn — ili estis sentaŭguloj por tio ĝis antaŭ nelonge. Kompreneble, tio okazis dank’ al la ĉiameco da forsendataj dramserioj pri senkleraj dommastrinoj. Per La protektitoj (Los protegidos, 2010-2012) — kun la belega Angie Cepeda — kaj La ŝipo (El barco, 2011-2013) tiu tradicio ekŝanĝiĝis.

Ĉi-foje la nacia ŝtata publika forvido Televisión Española (TVE) vetis forte ĉe sciencfikciaĵo komisiita al samtempe scenaristoj kaj historiistoj: la fratoj Luis Olivares kaj Javier Olivares. Post rigardi ĉiujn 34 epizodojn mi ja diru, ke mi vere estis amuzita de la komplekseco kaj interesa enhavo, kiun ebligas la t.n. kontraŭfakta historio kune kun tre kinematografia filmado.

Judo el la tempo de la Katolikaj Gereĝoj fordonas libron enhavantan la sekreton pri la “tempaj pordoj” al la reĝino Izabela. Tiel li evitas peladon for de la duoninsulo. De tiam ŝi kreas iun sekretan ministerion pri la tempo kies nuntempa taĉmento en la jaro 2017 konsistas el diversepokuloj, kiuj estas homaj, tre homaj: Julián (Rodolfo Sancho), vidva flegisto; Alonso (Nacho Fresneda), mort-kondamnita batalinto de la hispanaj legioj el la 16a jarcento; Amelia (Aura Garrido), unu el la unuaj inaj universitatanoj de Hispanujo; Salvador (Jaime Blanch), la taĉmentestro, orfo kiel knabo; Irene (Cayetana Guillén-Cuervo), samseksemulino el la 1960-aj jaroj; Ernesto (Juan Gea), patro de Torkemado. Ilia misio: protekti historion kontraŭ tiuj, kiuj intencas ĝin ŝanĝi siaprofite.

Ĉar tiuj homoj ne apartenas al la historio de famuloj, ili reprezentas unu el du formoj de ebla historio: 1: la fabelita historio, t.e. ne de reĝoj kaj generalo, sed de anonimuloj, kiuj ĉiumaniere estas markitaj de la historiaj faktoj. Paradokse, La ministerio pri tempo fabeladas por rakonti la veron, kio estas 2: la dokumentitan Historion, legebla en la libroj kaj Vikipedio.

Alimaniera rakontado de la Historio! Jen la genia eltrovo de la fratoj Olivares: montri la virtualan aŭ kontraŭfaktan historion — fakvortoj signantaj tion, kio okazuntis!

“Kio okazuntis se…” kaj tiel oni povas transpreni la hispanajn historierojn al la historio de Esperanto, pri kiuj mi de tempo al tempo fantazias: Kio okazuntis…

… se Beaufront ne estus perfidinta Zamĉjon?

… se Esperanto jam estus ekzistinta tempe de la hispanaj konkerantoj?

… se Pablo Escobar, studinta la anglan pere de la lernolibroj de Luis Jorge Santos-Morales, ankaŭ estus studinta Esperanton?

… se ja estus okazintaj Universalaj Kongresoj dum la mondmilitoj?

… se William Auld ja estus ricevinta la Nobelpremion?

… se Ido estus venkinta Esperanton?

… se Cipriano Cárdenas estus dediĉinta sian talenton al Esperanto anstataŭ iniciati sian Hom-Idyomon?   

… se la unua lingvo iam ajn uzita en Interreto estintus Esperanto?

… se Zamenhof havintus pli ol 100 jarojn?

… se mi estus ekkoninta Esperanton kiam mi estis mezlenejano?

… se mi neniam estus sciinta, ke Esperanto ekzistas?

… se la fina venko jam estus alveninta? (Respondo: kiel enue!)

… se aliulo estus elpensita la Internacian Lingvon? (Respondo: kiel simile!)

… se totalismaj registaroj estus malaperintaj ĉiujn esperantistojn kaj malaperigintaj ĉiujn librojn verkitajn en la “danĝera lingvo”?

… se Zamenhof ne estus forlasinta cionismon?, ktp.

Jen do ideoj por estontaj serieroj de Ministerio pri tempo de Esperanto-lando. Estas evidente, ke iu ajn lando povus estigi serion el tiu baza ideo pri tempovojaĝoj al siaj historiaj epokoj. Fakte jam en Portugalujo estiĝis adapto de la hispanaĵo: Ministerio do tempo. Ankaŭ en Ĉinujo. Krome almenaŭ kvar aliaj landoj negocas akordojn pri la aĉetado de la formato.

Kelkaj el miaj plej ŝatataj figuroj aperantaj en La ministerio pri tempo estas Cervanto (mi ploris je ĝojo, kiam li venis al 2017 por malkovri la grandecon de sia verkaro) kaj Filipo la 2a (epizodo kun la veterprognozo de tutmonda lando!). Mi ankaŭ ĝojis vidi mian kin-idolon Luis Buñuel. Krome, mi fariĝis iomete pli akrasenta rilate al figuroj tiaj, kiaj Kristoforo Kolumbo kaj Federico García Lorca.

Ha! Kaj la frazo de la Cido, per kiu ni komenciĝis: “Kia bona vasalo li estus, se li havus bonan sinjoron!”. Ĉu vi neniam surpriziĝis pri tio, ke la plej granda el Hispanujo volis esti servisto? Nu, tiu frazo estis dirita de neniu! Ĝi estas fabelo, babilaĵo! Niaserie, Amelia tre lerte distingas romancon disde Historio.

Maria Cristina me quiere gobernar. [1] Ehe! Mi pensis, ke tiu kanzono estis kolombia aŭ almenaŭ estiĝinta en Latinameriko. Tamen ne. Nu, Hispanujo… ja el ĝi ni havas — hav-havas! Ekzemple, ĉu el la respektega dua persono vos [2], uzata de Alonso, kaj konjugaciita samkiel vosotros [3], devenas nia moderna ci-dira vos [4]? Se iu scias tion, bv. respondu al mi.

Rilate al Alonso, la deviga alkutimiĝo al la nuntempaj valoroj servas al humoro kaj al la socia kritiko. Ĉi-lasta elemento estas fakte unu el la funkcioj de sciencfikcio. Jen ekzemple lia opinio pri la “perfidisto” Bolívar kaj la aliaj Liberigintoj:

“Ĉi tiuj elsaltistoj estas hispansangaj heredantoj, kaj ne deziras sendependon; ili deziras potencon por siaj friponaĵoj!”

En tiu epizodo “Tempo de kleruloj” mi ŝatis lerni ion pri Simón Bolívar kiam li vivis en Hispanujo, kvanvam mankis al aktoro Itzan Escamilla (nun furora pro ĉefrolo en la serio Élite) provi fari la venezuelan akĉenton. Tamen rimarku, per kiom da agvolemo oni realigis ĉi popularan serion: Eble oni rimarkis tiun akĉent-peketon, kaj en la epizodo “Rifuĝintoj en la tempo”, enetosigita en la Bogoto de 1828, dungita estis Juan Pablo Shuk por la sama rolo.

Ĉar, kvankam ni ŝatas la fabeladon — ne venu al ni kun babilaĵoj! Io simila okazis en unu el la unuaj epizodoj kiam la nazioj parolas en la germana hispan-akĉente. En postea epizodo kun nazioj, oni korektis tion.

Bonega filmomuziko. Altkvalita animado je la enkonduka temo. Ja la alveno de Netflix en la produktadon de la tria sezono multe plibonigis la serion entute. 

Notoj:

[1] (his) ‘Maria Kristina volas min estri’.

[2] (his) ‘Vi’ (ununombra, ne plu uzata).

[3] (his) ‘Vi’ (multenombra, uzata nur en Hispanujo).

[4] (his) ‘Ci’ (ununombra, nur latinamerika).

Luis Elíver Castro.

Salir de la versión móvil