Esperanto Colombia

Per Netflikso: PARDONU NIAJN ŜULDOJN (Rimetti a noi i nostri debiti)

Per Netflikso: PARDONU NIAJN ŜULDOJN (Rimetti a noi i nostri debiti) 1
PARDONU NIAJN ŜULDOJN (Rimetti a noi i nostri debiti)

Italujo, Svislando, Albanujo, Pollando, 2018. Reĝisorita de Antonio Morabito. Verkita de Antonio Morabito kaj Amedeo Pagani. La Luna, Netflix, 1h 44 m. 

Filmo pritraktanta ne nur la teruran situacion de multaj italoj, kiuj troviĝas en ŝulda stato, sed ankaŭ unu el la plej grandaj temoj de kino: amikecon.

Guido (Claudio Santamaria) estas devigita labori kiel magazenisto, kaj poste – kiel kolektisto por la agentejo, kiu ade premas sur lin­­ ­pri ŝuldopago. Tiel li iel vendas sian animon al la diablo: laborante kun Franco (Marco Giallini), iu “respektinda homo”, Guido ekscias, kiel plenumi la aĉan laboron surmetante la fifaman veston kun la enskribo “MI REPRENAS KREDITOJN”.

PARDONU NIAJN ŜULDOJN

Neeble por kolombiano ne pensi tiumomente pri la epoko de la t.n. chepitos*, t.e. ‘rekuperistoj pri ŝuldoj’, kiuj publike vundis la honoron kaj reputacion de la ŝuldantoj ĝis en la 1990aj jaroj. Tamen mi dubas, ke aferoj pli bonas nun: la nuntempaj “pogutaj pruntoj” en Kolombio, je kiuj oni pruntedonas monon sendevige de garantioj sed postulante ĉiutagajn kaj altrentumajn pagojn, jam disvastiĝas tra aliaj landoj de Sud-Ameriko. En Kanado mi iam ja sentis la telefonan persekutadon de la bankoj kaj kolektaj agentejoj tiugrade, ke mi iam eĉ havis la tenton bankroti por tiel forigi la tuton (aŭ plejmulton) el miaj ŝuldoj, tamen neniam faris – mi estus sentita min nehonesta, kaj krome esti bankrotinta ja estas afero, kiu dosiere ja baras homojn dum multaj jaroj. Mi konfesas tion por sendi fortan mesaĝon: ne pensu, ke vi estas stulta pro tio, ŝuldi monon. Sentabuigu tiun aferon.

Jen la du plej gravaj frazoj el la tuta filmo, diritaj respektive de Franco kaj la intruisto amiko de Guido:

“Ne temas pri homoj; temas pri ŝuldantoj.”

“Por resti ene de la sistemo, vi havu ion el la sistemo ene de vi.”

Ha, kaj ne forgesu la diritaĵon de la senespera s-ro Fantinari (Leonardo Nigro):

“Mi ne ŝuldigas min; mi prenas pruntojn.”

La instruisto estas ĉio, kion havas Guido. Fakte li havas neniun vivon, nur “la vivon de aliuloj”, kiel la agento de la germana filmo far Henckel von Donnersmarck. Ĉu ja estas multe da diferenco inter la sekretpolica kontrolisto Wiesler el Stasi** kaj la ŝuldkolektisto Guido?

Finfine bonkoraj ambaŭ.

LUIS ELÍVER CASTRO.

*(his) Laŭvorte: ‘Jozefetoj’.
**(ger) Neoficiala mallongigo de Ministerium für Staatssicherheit (Ministerio pri Ŝtata Sekureco).

Salir de la versión móvil