Esperanto Colombia

Per Netflikso: Monty Python — La senco de la vivo (Monty Python’s The Meaning of Life)

Per Netflikso: Monty Python — La senco de la vivo (Monty Python's The Meaning of Life) 1

Per Netfilkso: Monty Python — La senco de la vivo (Monty Python’s The Meaning of Life)

Laŭ George Harrison, ili heredis la spiriton de The Beatles. Nek Parodias nek satiras; ja kaŭstikas kaj ofendegas. Ili estas… la komedianaro Monty Python!

Jen kion rakontas Santiago Moure pri la inspira fonto de La Tele (kaj ankaŭ de El Siguiente Programa!), kiun li realigis en kolombia forvido kune kun Martín de Francisco dum la 1990aj jaroj: “Kaj [Carlos Vives] instigis nin ekfari parodion pri forsendita romano, kiu nomiĝis La paradizo de la pikilanono (El paraíso de la guanábana): la rolulo de Martín ŝpinis, havis virinecajn ŝatokupojn, kaj suferis psikologian gravidon, kies fino estis tio, ke li naskis pikilanonon. Pura Monty Python!”, rakontas Santiago fucking¹ Moure.

Tiutempe, kiam mi estis mezlernejano, noktforvide, mi mortis de rido per tiu programo. Nu, ĝi denove fariĝas aktuala: La Tele Letal — t.e. nova sezono post dudek-jara malapero de La Tele — estas unu el la plej spektataj programeroj de la nuntempa kabla kolombia forvido. Kvar milionoj da aldonaj retaj spektaĵoj ĉe YouTube atestas pri tio.

La senco de la vivo estis unue elpensita kiel animacio. Senkohere farita (kio eble eĉ pli ridigas la spektantaron), ĝi ne estas fuŝa laboro sed nefinofarita laboro. Skeĉa filmo estis la “fina rezulto” aŭ decidita formo. La kanzonoj estas ridigegaj. Fakte temas pri muzika filmo. La titolo aludas al diversflankaj sep vivŝtupoj prezentataj krom la antaŭfilmo, la mezo de la filmo kaj la fino de la filmo, t.e. (1) naskiĝo kaj la tria mondo, (2) kreskado kaj lernado, (3) mortigado de unu la alian,, (4) la meza aĝo, (5) vivanta organdono, (6) la aŭtunaj jaroj kaj la senco de la vivo, kaj (7) la morto. Tiu sekvo tamen, kiel ĉi-supre menciite, estis nur la preteksto por unuigi la multnombrajn skeĉojn.

Temoj:

Naskiĝo kaj religio: Kia moko pri kristanismo! La “insekta politiko” aludata de Seth en la filmo The Fly (La Muŝo, 1986) estis do Every sperm is sacred², de la insekto kaj aktoro Karol Wojtyla kaj sia tutmonda prediko kontraŭ kondomoj. Tamen ne pensu, ke protestantoj eltiriĝas sendamaĝe de la Python-oj, ha ha!

Seksa edukado: Instruistoj instruu per nenia pudoro kiel seksumi. Montru al la knaboj kiel sekskuniĝi, enlitigu vian propran edzinon antaŭ la klasanoj. Montru al ili vian pugon.

Organdonado: Ne subskribu, ke vi fordonos viajn organojn je via morto!

Milito: Aludo al la Zuluangla Milito de 1879.

Manĝo: Gotika ekstravaganco, tiu de la sinjoro Creosote, rolita de la reĝisoro mem, Terry Jones! Mia stomako apenaŭ eltenis tiun scenon, kiu gajnigis al ĝi Cannes-premion.

Morto: “Ĝi” estas viro ĉe la angloparolanta kulturo. Li riproĉas la anglojn kaj la usonanojn. Neniu blagu al tiu Di-lakea sinjoro!

La glavistaĉa antaŭfilmo en kiu ŝipo sukcese piratas kaj enabismiĝas fariĝis realo. Vidu: La Python-oj foriris al Jamajko por verki ĉi komedion. Poste ili forvelis en Kult-komediujon. Sed ĝuste tiam, en la pinto de la sukceso, ili neniam plu ili faris alian filmon.

¹ (angla) Fekulo.
² (angla) Ĉiu spermo estas sankta. Kanzono el la filmero pri la sinjoro Creosote.

Salir de la versión móvil