Esperanto Colombia

PER NETFLIKSO: Malhele (Dark)

PER NETFLIKSO: Malhele (Dark) 1
Sub la pluvmantelo: Louis Hoffmann en la rolo de Jonas Kahnwald.

Malhele (Dark)
 Germanujo, 2017. Reĝisorita de Baran bo Odar. Verkita de Baran bo Odar kaj Jantje Friese. 10 serieroj. Netflix. 

Malhele estas la unua netfliksa serio elfilmita kaj elproduktita en Germanujo, laŭ decido de la federacia registaro, nek pli nek malpli. Ĝi aperas la saman semajnon, kiam la ĵurnalo Financial Times furorigis la novaĵon pri la finfina akceptado de la rusa registaro pri la danĝeroj de la atomenergia industrio en Argajaŝo (suda Ruslando), t.e. vilaĝo, kie la aŭtoritatoj ade mensogis pri la damaĝoj kaŭzitaj, dum jardekoj, al la tieaj enloĝantoj.

Al tiu temo aludas Malhele, kune kun scienca tematiko pri tempovojaĝoj, kadre de misteraj okazaĵoj en Winden* — fikcia germana vilaĝo. Tia do, la serio enkondukas nin en intrigon kun multaj figuroj: tiel multaj, ke oni devas atenti pri tio, kiu estas kiu, speciale ĉar estas tri tempaj ebenoj. Ni staras antaŭ tre bone verkita forvida serio, kiu estas fakte 10-hora filmo. Nenio supraĵe pritraktikta kiel en Back to the Future (1985) , kvankvam tiu ĉi fariĝis tiel kultobjekta, ke ĝi estas la nura aludita filmaro en la serio, t. e. en la sceno, kie Jonas Kahnwald (Louis Hofmann), parolante kun sia estinta memo, mencias la faman DeLorean-aŭtomobilon. Ehe! En la recenzo pri Jen li denove mi devis mencii, ke ankaŭ tiufilme troviĝas du aludoj pri Back to the Future: la ruĝa vesto de Fabian Sawatzki kaj afiŝo de la filmo en lia ĉambro.

Jen li denove: nome Oliver Masucci, en la rolo de Ulrich Nielsen, per kiu ni sekvas la fadenon de la mistera spektaklo. Krom li kaj la eta Gwendolyn Göbel (Tschick, 2016) en la rolo de Claudia Tiedemann en 1953, praktike la tuta aktoraro de Malhele ne estas konata en forvido nek en filmoj; temas pleje pri teatraj aktoroj. Kompreneble negermanaj spektantoj ne rimarkos tion, sed jen unu el la trafaj trovoj de la serio: la elektado de aktoroj ĉefe zorgis pri tio, trovi diversaĝe la plej similajn figurojn por la tri tempaj ebenoj. Tial la serio estas vera malkaŝo!

Vermotruoj kaj tempomaŝinoj estas aferoj tipe sciencfikciaj: Ĉu vi jam iam imagis, kio okazus, se vi povus konatiĝi kun viaj gepatroj eĉ antaŭ ol vi naskiĝus? Aŭ kun via memo?

Pri la reĝisoro: Baran bo Odan naskiĝis en la svisa kantono Solothurn kaj studis en Munkeno. Lia unua longa filmo estis Das letzte Schweigen (2010), prezentita en la Locarno-festivalo. En 2014 li ensekvigis sian sukcesegon Who Am I kun Tom Schilling kaj Elyas M’ Barek, pri retpirata grupo. Kontraktita de Hollywood por Sleepless (2017) kun Jamie Foxx. Praktike samtempe li ekprilaboris Dark, kiun li mem verkis kune kun sia edzino, Jantje Friese.

Ĉio estas interkunligita.

* (ger) La loknomo signifas ‘levŝnuregoj, kapstanoj’.

LUIS ELÍVER CASTRO

Salir de la versión móvil