Esperanto Colombia

Per Netflikso: Jen li denove


Per Netflikso: Jen li denove 1

Germanujo, 2015. Reĝisorita de David Wnendt. Verkita de Mizzi Meyer kaj David Wnendt. Constantin Film, Netflixhttps://www.netflix.com/search?q=Er+ist+wieder+da

Salafistoj kaj judoj havas multon komunan: ĉirkaŭtranĉitaj, hoknazaj kaj flamemaj.

La judoj pritaksas Aŭŝvicon: ĉiuj donas unu stelon.

Kion diras juda infanmisuzisto? “Nu, ĉu vi volas aĉeti bombonon?”

Salafisto aŭdas hejme sian infanon ekkrii: “Kia teroro!”

Ĉe la aŭtkonduka ekzameno oni demandas pri la gasigilo. “Dua korto dekstre.”

Alitempe “mia kulpo” signifis, ke oni ferias en Aŭŝvico.

Se vi (sub)ridas pri tiuj ŝercaĉoj, vi komprenos, kial “li revenis”. Rasaj ŝercoj neniam estas liberaj je veneno, kaj tempe de la Tria Regno, tio estis la “ĉiutaga pano”.  Legitaj per tre seriozaj vizaĝoj, ili aperas en Er ist wieder da (Jen li denove) kadre de falsa dokumentaro. Tiu estas unu el multaj realaj (t.e. ne aktoritaj sed spontanaj) scenoj de la filmo.

Adolf Hitler (Oliver Masucci) vekiĝas en la jaro 2014 en la sama fortikaĵo, kie oficialversie li pereis en 1945 (“oficialversie” ĉar kelkaj fakuloj asertas, ke li sukcesis eskapi en Sud-Amerikon samkiel la multaj SS-krimuloj elportitaj en Sud-Amerikon tra Vatikano post la Dua Mondmilito [vidu ankaŭ: El escape de Hitler (La eskapo de Hitler, 2011, de Matías Gueilburt]). Tiu filmkomenco, kie Hitler kvazaŭmesie desupras el la ĉielo, estas homaĝo al la propaganda filmo Triumph des Willens (Triumfo de la volo, 1934) de Leni Riefenstahl, kies kineja prezentado estas ankoraŭ nuntempe malpermesata en Germanujo. La Führer* estas konfuzita kun komediisto kaj fariĝas amaskomunikila sensacio.

Alia aludo al tiuepoka germana filmo temas pri Die Feuerzangenbowle (La punĉbovlo, 1944). En la hitlera debuta prelego ĉe la programo nomita Krass, Alter! (Kiel krude, maljunulo!), kiu komenciĝas per longa silento (por kontroli la aŭtentecon de la povo de silento antaŭ homamasoj, la rigardenda filmo estas Hitler – A Career (Hitler – Lia kariero, 1977), Hitler mencias, ke oni eldonis La punĉbovlon por distri homojn en teruraj tempoj, kaj li diras la veron pri la hodiaŭa germana socio, tute kritikegante la nuntempan forvidaĉon, tial ke ĝin konsistigas kuirprogramoj kaj ĉia rubaĵo. Resume: infanara malriĉeco, maljunulara malriĉeco, senlaboreco estas la nuntempa monstra situacio en kiu Germanujo troviĝas.

Admirenda estas la aktorado de Oliver Masucci imite de la hitlera voĉo. Eĉ fizike: fakte, se li estus malpli alta je 10 centimetroj, perfekta kopio de la fi-popolgvidanto el Braunau ĉe Eno li estus.

La mesaĝo estas tre klara: tiumezure, ke hodiaŭa en Germanujo enmigrintoj estas malbonvenaj kaj salafistoj malbonvenegaj, rasismo kaj fremdul-malamo kreskas kaj kreskadas; oni ne plu volas popolregistaron ĉar multaj germanoj jam perdis la fidon je tute manipulitaj voĉdonadoj; kelkaj emas suprenigi iun “fortulon” kiu vere eksolvos aferojn; kaj krome, kiam oni vidas, ke en la plej ĵusa balotado la germana naciista partio Alternativo por Germanujo ĵus eniris la Germanan Parlamenton unuafoje post la Dua Mondmilito, eble oni nur diru: Bonvenon en la Vajmara Respubliko.

(*) germane: ‘gvidanto’

Luis Elíver Castro.

 

 

Salir de la versión móvil