PER NETFLIKSO: “Sekso kaj amo tra la tuta mondo” (Christiane Amanpour: Sex & Love Around the World)

PER NETFLIKSO: “Sekso kaj amo tra la tuta mondo” (Christiane Amanpour: Sex & Love Around the World)

Christiane Amanpour: Sex & Love Around the World. Reĝisorita de Sally Freeman, Anna Chai, Abigail Harper, Sarah Holm Johansen kaj Talya Tibbon. Zero Point Zero Production Inc., 2018. Netflix, www.netflix.com/title/81011682


La brita-irana ĵurnalistino Christiane Amanpour,
el la usona forvidkanalo CNN, levas nediskretajn priseksajn demandojn en dokumentaro tute kreita kaj reĝisorita de virinoj, interparolanta (pleje) kun virinoj.

Elektitaj estis ses urboj, nome Tokio, Akrao (ho, kaj memoru, ke Akro troviĝas en Brazilo, kaj ke akreo estas konfuziga mezurunuo), Berlino, Bejruto, Delhio kaj Ŝanhajo.

En la filmo Jen li denove Hitlero pravigas la nuntempan malaltan germanan naskiĝ-indicon je tio, ke neniu dezirus meti infanon en lando havanta tiom da malriĉec-problemoj. Nu, por berlinaninoj la afero nur temas pri virflanke helpado en la hejmtaskoj — tiel do des pli da sato seksa.

Berlinanoj diras, ke ili havas supuzeble 2.6 seksumadaĵoj, sed ne kredu je tio. Seksumado ne nur estas penetra; ĝi ankaŭ povas esti permanado.

Sekso estas formo esprimi amon. Vivamon. Mi tre ŝatis tiun difinon.

Zohre Esmaeli estas afganino, kiu demetis sian kaptukon por fariĝis modelino. Ŝi enkondukas nin en tradician rifuĝintan afganan familion. Afganoj unue oni devas prizorgi la edzan familion, poste la edzon mem. Oni edziniĝas kun la tuta familio. Dialogante kun la afgana edzino, Christiane demandas al ŝi pri virina feliĉo. Tiam Zohre, la interpretistino intervenas: “Mi pensas, ke kiam la horizonto etas, la demando pri feliĉo timigas… Ĝi estas danĝera demando.” Impertinentaĵon demandas la ĵurnalisto: “ĉi tie do vi gravediĝis?”; “kiel vi sukcesas seksumi ĉi tie, ĉikaŭite de tiom da homoj?”

Viraj estroj: kial iri al amoristejo en Berlino? Iru al Avalon, kie vi nenion vi estros. Tieaj dominantaj damoj faros ĉion.
Kiel ajn surprize tio ŝajnas, pri la diraĵo KKK, t.e. Kinder, Küche, Kirche (infanoj, kuirejo, preĝejo) troviĝas spuroj el la nazi-epoko.

Vaginaj streĉigiloj estas tiea multuzata produkto en Ganao. En la programo An African City, viroj estas kaclekitaj sed ne piĉlekas. Kaj la konkludo, pri kiu kelkaj virinoj ja konscias: Kvankam tradicie virinoj estis tre seksaj, tre potencaj, kristanismo malhelpis la ganaan kulturon por ne havi kritikan pensadon. Kompreneble ili aludas al la britoj.

Trokosi-kanabinoj estas sklavinoj, kiuj estas seksperfortitaj post ilia unua menstruo.

Kio pri la frenezulaĵoj de ŝanhajanoj? Nu, la gepatroj anoncas siajn infanojn en publico por potencialaj geedzoj. Tre diskretaj estas la ĉinoj: limigitaj estas la amesprimoj. Petite Sweetcake estas elsendflua laboristo, kiu gajnas 300.000 dolaroj jare nur por babiladi kaj disdoni virtualajn donacojn. Samseksemeco estis rigardita kiel krimon ĝis 1997.

En Tokio la kulturo pri mangao estas analizita ekde la 17a jarcento per la t.n. Ŝungo, kio estas erotika gravuraĵo.

Japanoj ne kutimas diri “mi amas vin”. Homoj aĉetas du horojn da afekto kaj atento en la t.n. Host clubs (gastigantaj kluboj). Ili iras paroli pri la nepriporoleblaj aferoj kun la siuloj kaj havi iom da kontakto. En normalaj trinkejoj ne estas tiel interesa babilado kiel en samseksemaj trinkejoj. Virinoj ŝatas samseksemajn mangaojn pri viroj. Virinoj sentas sin solaj. Al la demando pri eraro en la unua edziniĝo, iu viro diras: “Mi pensis, ke valoris plie labori longtempe anstataŭ alveni hejmen frue”.Krii “mi amas vin” fariĝis speciala evento.

En Barato diras kaptukito: “Geedziĝoj pro amo anstataŭ pro aranĝo ne daŭras longe”. Homoj ne fokusiĝas pri intimeco tie. Pli kaj pli da virinoj portas pantalonojn anstataŭ la tradiciajn volvodrapiraĵojn. Delhio estas la tutmonde kvara plej danĝera urbo por virinoj. Ne temas pri kulturo, kie viroj konatiĝas kun virinoj nature, por amikeco. La afero estas vidita kiel strikte seksa.

Dum en la starkomedio Ekzistas homoj tiaj Ricardo Quevedo ŝercas pri amuzaj situacioj, kie oni vice atendas por eniri hotelon por tranokti kun sia needzino, sciu, ke en Barato oni ofte rifuzas eniradon al tia paro. Viroj malŝatas la retejon Tinder ĉar tie virinoj estas pli potenchavaj ol ili. Vi jam scias, kiel tiu afero funkcias. Antaŭnelonge en la evento Dame tu lengua en Bogoto ni ŝercis pri la afero mia amiko Ĝefo: en Tinder estas multe da viroj kaj ni estus feliĉaj esti unu el la elektitoj, dum la virinoj enuiĝe povas elekti kiun ajn ili volas. Nedecas por bonedukita fraŭlino havi profilon dirantan “mi estas disponebla”.

Ankaŭ en Barato viroj ne ŝatas piĉleki. Kaj la tutan veron eldiras senkaŝe Naomi: Oni diras al la knabinoj la tutan vivon “Ne parolu al viroj, ne parolu al viroj, ne parolu al viroj. Nun fiku ĉi tiun kaj nasku”. Kaj oni havas problemon se oni geedziĝas kun alikastano aŭ alireligiano. Tial ekestis la t.n. “amkomandoj”.

La Dekreto pri Publike Danĝeraj Triboj (Tribal Act): jen alia brita koloniisma aberacio, per kiu ili entrudis sian Okcidentecan mondvidpunkton, kiu senpotencigis i.a la t.n. hiĝrojn. “Samseksemo! Seksaj aktoj prigravuritaj en la temploj: kia fiaĵo”, pensis ili. Mi konfesas, ke min mem ĉi tiu Barat-laŭleĝe “tria sekso” ankaŭ kaŭzas ian vidan malkonforton. La ĵurnalistino donas al mi la impreson senti sin same, kiam ŝi interparolas kun tiuj transgenruloj. Sed mi konscias, ke temas nur pri la afero troviĝi vid-al-vide al diversulo. Netolereco al diversuloj estas la origeno de multaj sociaj problemoj en ĉiuj landoj.

Luis Elíver Castro.




Deja un comentario

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.

Cerrar menú
×