Esperanto Colombia

Libroaventuro en Stokholmo

Dum mia unua vizito al Berlino mi ekĉasis librojn kaj atingis partan sukceson kiu poste iĝis plena kiam mi havis la ŝancon reiri komence de ĉi tiu jaro. Mi komencis tiel la tradicion aĉeti librojn tie kien mi iris, kaj en la loka lingvo. Ĉefe tri libroj: La Eta Princo, La Mastro de l’ Ringoj kaj La Hobito, kvankam depende de la prezoj povas esti spaco por aliaj.

Ĉifoje la vico estis por Stokholmo, la sveda ĉefurbo, por paroli pri diverseco ene de la Vikimedia movado. Kompreneble mi ne povus perdi la okazon daŭrigi la novecan tradicion kaj havigi al mi la librojn. Ĉifoje la tempo estis tre mallonga, tial mi devus riski alvenis jam kun io planita. Bonŝance ĉi tiu blogaĵo en Routes North pri la plej bonaj librovendejoj en Stockholmo faciligis al mi la taskon serĉi.

Sendorma, malsata kaj en malvarmega etoso mi fruvekiĝis por koni la ĉirkaŭaĵojn de la hostalo. Bonŝance unu el la plej esperigaj opcioj, Alfa Antikvariat, estis nur je kelkaj stratoj de la gastejo. Mi vizitis frue la vendejojn kaj ho, ve! ĝi estis fermita. Tio jam okazis al mi antaŭe en Berlino. Eŭropanoj ne fruvekiĝemas kaj malfermas la vendejojn je la 10:00 a.t.m.

IMG_20171103_025413428.jpg
Ĉi tiu pordo min ricevis ĉirkaŭ la 9-a matene.

Post ĉirkaŭiri, fotadi kaj esti savita de l’ inanicio danke al Subway dum la Monda Tago de l’ Sandviĉo, fifine ili malfermis la vendejon tre akurate.

La loko vere gigantas. ŝrankoj plenplenaj de libroj atendas la legontojn. Specialaj rabatoj por legantojn en la angla. La loko estas kvazaŭ giganta laberinto, iel simile al Tombejo de Forgesitaj Libroj (Cementerio de Libros Olvidados) imagita de Carlos Ruiz Zafón aŭ la Babela Biblioteko de Borges. Ĉio ŝajne estis tre esperiga kaj la unua serĉado donis fruktojn.

Kredu kiam mi diras ke la bildo ne estas justa kun la loko.

Mi sukcesis havigi al mi ekzempleron de La Mastro de l’ Ringoj en la sveda en unika volumo, tre simila al tiu kiun mi aĉetis en la germana pasintjare, kaj kun ilustraĵoj kontraŭ tre favora prezo. 50 svedaj kronoj. Tamen la aliaj serĉadoj estis sensukcesaj. Nek La Hobito, nek La Eta Princo. Nur du ekzempleroj de Asimov kontraŭ tre altaj prezoj kaj eĉ provo por Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj ne sukcesis. Libro pri rakontoj kaj iu krimi en la germana kiujn mi kunportis por vendi ankaŭ ne atingis bonan kajon. Fine mi eliris nur kun la volumo de La Mastro de l’ Ringoj, kio fakte estis tre bona ĉasakiro.

Nova tago en la skandinavia nordo. Ne multe da lumo por eliri ĉasi kaj eĉ malpli da tempo pro la konferenco, kio je la fino estis la celo de la vojaĝo. La pasintan tagon mi ekvidis alian el la konsilitaj librovendejoj, sed mi ne havis tiam tempon sufiĉan por viziti la lokon. Por perdiĝi uzante la GPS de la poŝtelefono, mi apenaŭ atingis la kunvenejon kie mi ekkonus svedajn esperantistojn. La loko estis sufiĉe bona, Kafé 44, kaj eĉ oni vendis tie librojn, sed pri anarĥiismo kaj rilatajn aferojn. Tial, mi devis atendi ĝis la 4-a de novembro por viziti Science Fiction Bokhandeln. Nur la nomo jam diradis ke tiu estis la loko serĉita.

La ejo mojosas, sed kompreneble la prezoj ne estas similaj al tiuj de duamanaj vendejoj. Ĝi havas ĉion. De kuriozaĵoj por fanatikuloj ĝis mangaoj. La specialzaĵo de la vendejo, kiel la nomo jam klarigas, estas sciencfikcio kaj fantasto. Bonega afero estis la lokiĝo: la malnova urbo de Stokholmo. Kurioze la literaturo en la sveda ne abundis tiom kiom en la angla. La ĉefserioj kaj klasikaĵoj estas bone reprezentitaj kaj eĉ estas kelkajn el la pli nuntempaj. Trovi La Hobiton kaj la Etan Princon tie estis certa veto. Sed la poŝo doloris al mi, ĉefe la Lille prinsen.

Unu el la plej bonaj kovriloj de La Hobito vidita de mi.

Ĝis ĉi tie la historio. Aŭ tiel estintus se mi ne trovintus alian trezoron en la librovendejo. Vere ĝi estas bona. Se la tradicio al mi devigas akiri ekzemplerojn de tiuj libroj en la lingvo de la landoj vizititaj, kie mi aĉetus La Hobiton en la latina? Ĉu en la Vatikano? Estis ŝanco kiun mi ne povus perdi. Tamen la poŝo jam estis forte tuŝita kaj pro tio mi devis unue kontakti la patrin-spacŝipon en Kolombio por konsulti. Estiĝis verda lumo kaj eĉ tiel mia monujo kaj mia bilanco en Spendee kriadis ke mi jam havis sufiĉe. Sed kiam mi revenus al Stokholmo? Finfine mi fajfis pli laŭte ol la voĉoj en mia kapo (kaj poŝo) kaj mi akiris la lastan trezoron de la Kampanjo al Skandinavaj Teroj rande de la fina tago: La Hobito en la latina.

Rara avis

Jes ja. Ĝis ĉi tie la aventuro. Mi konsilas Alfa Antikvariat al ĉiuj kiuj serĉas ĝeneralan literaturon kaj uzitajn librojn. Por tiuj kiuj deziras ion pli specialigitan, ĉefe en la angla, ekzistas Science Fiction Bokhandeln, kaj vi trafos ĝin ĉu vole ĉu nevole ĉar ĝi lokiĝas en la historia centro de la urbo. Por literaturo moderna kaj populara (mainstream) vi povas vizita la librovendejojn Pocket en la Flughaveno Arlanda aŭ en la Ĉefstacidomo.

Elhispanigita el Intersukerkanoj.

Salir de la versión móvil