Esperanto Colombia

PER NETFLIKSO: Roma

"Roma", la filmo de la jaro.

Roma
Meksiko.
Verkita kaj reĝisorita de Alfonso Cuarón.
Esperanto-filmoj, 2018. Netflix, www.netflix.com/title/80240715
Dramo.
2 h. 15 min.

Nia samideano kaj
revisto pri aviadiloj kaj
kosmoŝipistoj, Alfonso Cuarón, malkovrigas al ni ĉi-foje personan historion en la Meksikurbo de la 1970-aj jaroj: “Roma”.

Alfonso Cuarón kaj Esperanto

Se vi volas ekscii pri la rilato de la meksika reĝisoro Alfonso Cuarón kun Esperanto, mi rekomendas al vi la intervjuon al li far Sam Green en sia dokumentaro The Universal Language. La enkondukaj kreditoj anoncis, en pli fruaj filmoj far Esperanto-filmoj, “An Esperanto filmoj production”. Nu, la produktistoj ne plu timas uzi nian lingvon sur la enkonduka surnigra fundo el blankaj literoj, ne nur per la kunmetaĵo mem “Esperanto-filmoj” ene de angla frazo, sed per ĉio: Filmo produktita de Esperanto-filmoj. Mankas nur unu paŝeto por ke la afero tute verdu! “Filmoj” estas amuze elparolita kiel /filmoĝ/ en la hispana priskriba versio. Sed kompreneble nur esperantistoj rimarkos tion.

PER NETFLIKSO: Roma 1

Plurlingvemeco

Samkiel en Gravito (2013), estas eĉ aludo al lingva diverseco: subite poste en la sama fundo oni avertas, ke nur la miŝteka estos subtitolita, kaj ke estos “neniu subtituligo por aliaj lingvoj”. La nuraj du aliaj lingvoj estas nome la japana kaj la angla, kvankam estis ankaŭ necesaj hispanigoj el la miksea kaj la naŭatla.

Malofta motivo

Kiam videblas surplanka fekaĵo en filmoj? Neniam! Nur en du filmoj: en Mulholland Drive de la subrealisma David Lynch kaj en Roma. Ne temas pri ofta motivo, speciale ĉar en ĉi tiu lasta oni ne nur montras la fekaĵon, sed ankaŭ malimplice priparolas tiun balaendaĵon! Tiu, kiu surtretas ĝin, estas s-ro Antonio, la patro (Fernando Grediaga) — forlase de la hejmo por ĉiam.

Mojosaj filmado kaj premiero

Per la “filmo de la jaro”, Cuarón denove pruvas, ke li neniam faras filmon, kiun li jam scias kiel fari. Nuntempe, nigra-blanka filmado nur estas bonsenca tiel longe, dum oni miksas la teknikojn antaŭajn kun tiuj nuntempaj — kion Cuarón efektivigas (ekz. la ekrano sen grajnoj). Per kreiva regado de la aktoroj, al neniu el ili li transdonis la filmoscenaron: li nur diris al ĉiu aktoro, kion fari kaj kion senti rilate al la ĉirkaŭantoj. Krome, simile al la itala novrealismo kaj Víctor Gaviria, la 57-jara meksikurbano dungis naturajn aktorojn: la kuracistoj estas kuracistoj en la realo. Yalitza Aparicio, nome la ĉefrolulino Cleo, estas neprofesia aktorino kaj vartolerneja instruistino. Ho, kaj premierado ankaŭ netipis por netfliksaĵoj: ĝi okazis projektade en kinejoj! La fina rezulto de ĉi tiu procedaro estas mirinda. Roma gajnis Oran Leonon en la Venecia Festivalo inter aliaj premioj kaj gravaj kandidatigoj.

Kultura admiro

Cleo enkarnigas la historion de Libo, la iama miksteka vartistino de la reĝisoro, kiu en ĉi tiu historio estas Paco, la meza frato, vivinta en Roma — meksikurba kvartalo. En Meksiko, estas granda kultura diverseco, kiu estas grava identecero de tiu impona lando, kaj pro tio la filmo konsistigas bonan ŝancon doni al tiu fakto ties decan gravecon. Tiurilate, mi certas, ke Roma fariĝos retrospektive heredaĵo el la Latinamerika Filma Parnaso bildiganta niajn realaĵojn samkiom Y tu mamá también (2001). Mi esperas, ke oni plu parolos indiĝenajn lingvojn en kino, ankaŭ kiel filmajn ĉeflingvojn.

Omaĝo al la vartistinoj

Sed la filmo ankaŭ belas pro la omaĝo al la hejmvartistinoj kaj servistinoj, kiujn socio pli valorigu. Rigardante la filmon kun panjo, ni multe rememoris pri niaj infanecoj kaj pri Peregrina Chacua, estinta vartistino dome de mia avino, en Ipiales (Nariño). Ankaŭ ŝi estis indiĝenino, ankaŭ ŝi travivis la morton de sia fileto. Ankaŭ ŝi estis fidela, amata familiero de ni ĉiuj ĝis kiam ŝi forpasis.


Kristokorp-festa amasbuĉado

Kompreneble, ion konkretan pri la tiama historio de Meksiko montru Roma. Ekzemple, en sceno tre rememoriga pri Homaj gefiloj (Children of Men, 2006), kie, ĉe fenestro, kaj la ekstra kaj la fora plano samgravas, Roma ekenetosigas tre realisme la t.n. Halconazo (‘falkonfrapon’), t.e. la amasbuĉadon de studentoj far milicoj (la “Falkonoj”) okazintan la 10an de junio 1971. Jen kiel la filmo prenas aktualecon dank’ al multaj movademaj, pacemaj studentoj, kiuj daŭrigos sian lukton ĉi-jare. Ni ne preteratentu la lecionojn de la pasinteco.

Luis Elíver Castro.

Salir de la versión móvil