Per Netflikso: Camarón. El la insulo en la miton

Per Netflikso: Camarón. El la insulo en la miton 2

Flamenka kanto per tuta sento

Per Netflikso: Camarón. El la insulo en la miton 3

Camarón. De la isla al mito. Reĝisorita de José Escudier. Verkita de José Escudier kaj J. Carlos Conde. Mediaevs / Canal Sur Televisión / Netflix España, 2018.

La flamenka kanto, kiel ia ajn arto, miaopinie ne devus taŭgi al la malplimulto, sed al la plimulto. Muziko por malplimultoj devus esti la malbona muziko.
– Enrique Morente (flamenko-kantisto).

Flamenko… tiu impona muzik-genro, la plej tipa el Hispanujo, malgraŭ tio, ke ĝi estas arto el ciganoj, unu el la historie plej diskriminaciitaj uloj el tiu lando. Ekde la 15a jarcento ili naskis ĉi tiun kant- kaj dancarton.

La flamenko de José Monje Cruz, pli konata laŭ sia arta nomo Camarón de la Isla (‘Salikoko el la Insulo’) ne estas cigana flamenko, kiel li mem agnoskas, sed populara flamenko. Li enlasis novajn influojn. Albumoj kiel La legendo de la tempoj estis rigardataj de kelkaj puristoj kiel neflamenkaj. Male, fakte pri io ni povas esti certaj: Camarón estis la plej granda flamenka kantisto el la 20a jarcento.

La tuta muzikado de Camarón devenas de siaj gepatroj (el la patrino: akordita voĉo kaj korbokantoj; el la patro: la forĝad-kantoj). El la Insulo li havis influon el bonegaj sed nekonataj kantistoj. Tie li ekkantis siajn alegrías (‘ĝojojn’), bulerías (se devene el bullería, ‘bruadoj’, se el burlería, ‘mokoj’), tangoj, fandangoj, soleás (‘solecaĵoj’), seguiriyas (‘veaĵoj’), rumbas (‘ĝoj-ritmaĵoj’). De tie li saltis al Madrido, kie ĉiuj gravuloj de ĉi tiu arto burĝonas. Ĉar kvankam de flamenko Andaluzio estas la patrino, tamen la hispana ĉefurbo estas la akuŝistino. 

Dum la hispana civita milito, en Kadizo, lokoj kiel la Gastejo de Vargas konservis publikajn prezentadojn de flamenko per privataj festoj. Tie, jarojn poste, Camarón ekrilatiĝis kun Manolo Caracol, kiun li admiris. Jen la legendo, kiel tiu flamenka prageniulo transdonis al Camarón la gvidan lumon: Iam Caracol diris al 12-jara Camarón, ke ĉar li estis blonda cigano, neeble li fariĝos artisto. Tiu sperto restis ĉekore de Camarón. 

Dek jarojn poste, samloke: duelo. Gitarponteto akordita je 3, Camarón diras, ke ne, kaj petas, ke ĝi estu je 4. Caracol petis akordigon je 5. Streĉiteco. Camarón petis al gitariston akordigon je 6. Caracol petis samon, sed ĉiuj sciis, ke li ne estas kapabla je tio. Finis Camarón je 7, metante manon sur la ŝultron de la majstro Caracol kaj dirante: “ne eĉ provu tion”. De tiam Caracol devis akcepti, ke Camarón ja bone kantas kaj tiu ĉi suriris la tronon de flamenko. 

Malgraŭ klopodado de Caracol, Camarón neniam volis esti iam ajn dungita de li. 

Mi ŝatas tiun humilecon de Camarón samtempe, ke li neniam rampis je la piedoj de iu ajn: ekzemple en la Gastejo de Vargas, kiam li havis riĉaĵon surtable disponeblan por li. Li nur devis kanti. Li preferis ne fari tion pro la mokemo kaj neseriozeco de la tieaj ĉestantoj kaj peti monon al la estro de la gastejo por preni aŭtobuson kaj iri hejmen. 

Gastejo de Vargas. Via malbonŝanco. Antaŭ ol vin vidi por forgesi…
–Gastejo de Vargas. (Kanzono de Lola Flores)

Jen kiel Lola Flores konatiĝis kun li en la Gastejo Vargas, laŭrakonte de ŝia filino Lolita Flores: 

Oni diris al ŝi: 

– Lola, ni prezentos al vi knaban kantiston

– Kio? Ĉu kanti? Mielon li havas en la gorĝo! Siropo! Dolĉ-dolĉaĵo! Sent-sentemo!

Ĝuste kun Lola Flores Camarón pase aperis en kino: Casa Flora (1972) reĝisorita de Ramón Fernández. “Sere-serenito”, kantis Camarón rajdante mopedon Mobylette.

Flamenkoj kaj flamenketoj furoris en Madrido en la 70-aj jaroj. Tie Rancapino, la unua granda gitaristo, akompanis lin. 

Estas eble, ke li pli timis virbov-batali ol kanti. 
José de la Rosa, amiko de Camarón.

Curro Romero, Curro Romero, vi estas la esenco de la virbov-batalistoj.

– Arto kaj majesto (Kanzono de Camarón)

Ho virbov-bataloj!… tiu sendeprenebla festado de la hispanoj. Dum la serio mi provis ekkompreni tion kiel arton nur dank’al tio, ke Camarón iam praktikis ĝin kaj havis virbov-batalistojn kiel amikojn, ekzemple. “Ĝi estas arto kaj kuraĝo samtempe: Estas multe da tio en flamenko”, diras Enrique Montiel, vivografiisto de Camarón. Camarón estis sensukcesa virbov-batalisto. Miaopinie, nur kiam oni donos kaj al la virbov-batalisto kaj al la virbovo samajn batal-kondiĉojn, ĝi rajtos esti vere nomata “arto”. 

Bonŝancego kaj Inteligento kverelis iun tagon. Kaj bonŝancego diris: “Mi fitraktos vin sen konscienco. Vi ja rememoros iam. Vi ja rememoros iam!”.

– Mi suferas pro la nigraj okuloj. (Kanzono de Camarón)

Tiu iamo alvenis, kiam pulma kancero forpasigis lin. 

Mi pensas, ke Camarón estas revoluciisto. Li estas simbolo de la juna flamenko.
– Paco de Lucía (Gitaristo ludinta kun Camarón).

La plej granda fortuno en muziko estis la renkontiĝo de la du grandaj muzikistoj de la flamenko de la 20a jarcento: Paco de Lucía kaj Camarón. Mi dankas al la vivo, ke ili ekzistis samtempe kaj muzikumis kune. 

Michael Jackson aĉetis la verk-rajtojn de The Beatles. Steve Wonder interesiĝis pri la rajtoj de Camarón. Ankaŭ Quinci Jones. Tamen… Camarón ne estis aŭtoro! Li havis nur tantiemojn. Aŭtoroj estis Antonio Sánchez (patro de Paco de Lucía), Paco de Lucía mem, Pepe de Lucía, Carlos Lencero, Kiko Veneno, Juan Luis Guerra, Khayyam, Fernando Villalón, Federico García Lorca, ktp. Nur kun Humanes, ekzemple, estas duonaj rajtoj kelkkanzonare. Lukto pri aŭtoraj rajtoj malĝojigas ĉi historion je la fino, kune kun lia trofrua morto. Ne estas dece, ke Camarón ne havis ian justan rekonon al sia laboro ĉar, kvankam li ne aŭtoris, se aliuj registras tiujn kanzonojn, ili vende ne furoros same. 

Camarón de la Isla: jen homo vere unika. Vivas li per siaj kanzonoj.

Luis Elíver Castro.

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos obligatorios están marcados con *

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.