Kolombia kulturtrezorejo: Nia nova blogo !!!
Rodrigorz100 | Publicado el |
Kun granda plezuro mi prezentas al vi ĉi tiun blogon kiu volas esti instruiga kaj eduka, kaj samtempe pere de ĝi ni diskonigos la erojn de nia Kolombia kulturo kaj folkloro, cele al la praktika uzo de ĝi en la ĉiutaga vivo, dum renkontiĝoj kaj kunvenoj, por amuziĝi kaj lerni, ĝuante niajn pitoreskajn Kolombiajn morojn kaj tradiciojn.
DEZIRARO
Poemo verkita de Max Ehrmann (1927).
Esperantigita de S-ro ISMAEL “MAYO” LOPEZ (1982)
Iru vi trankvila
meze de la bruo kaj la urĝo;
kaj pensu pri la paco
kiu estas trovebla en la silento.
kiel pli eble,
kaj sen rezigni,
subtenu bonajn rilatojn
kun la proksimuloj.
Diru vian veron
ĉiam serene kaj klarmaniere;
aŭskultu l’aliulojn
enkludante la ignorantulojn,
ankaŭ ili havas proprajn historiojn.
Evitu
la bruantojn kaj kverelantojn.
kiuj estas ĝenaĵoj por la spirito.
Se vi komparas vin kun la aliuloj
vi iĝos vanulo aŭ amarulo
ĉar ĉiam estas personoj
pli valoraj aŭ pli malvaloraj ol vi.
Ĝuu viajn sukcesojn,
ankaŭ viajn projektojn;
estu vigla pri viaj propraj aktivadoj
eĉ se ili estas humilaj;
agi tiel estas trezoraĵo
dum la ĉiamaj ŝanĝantaj cirkonstancoj.
Estu atentema pri viaj negocoj,
ĉar la mondo estas plena de trompaĵoj
sed ne permesu ke tio
fariĝu vin blinda pri la virtoj ekzistantaj.
Estas multaj personoj
kiuj strebas sin
por atingi noblajn idealojn,
sekve, abundas en la vivo heroaĵoj.
Estu vi sincera kun vi mem,
ĉefe ne simulu korinklinojn
kaj ne estu senhontulo pri la amo,
ĉar meze
de ĉiuj malfacilaĵoj kaj elreviĝoj
la amo estas longdaŭra kvazaŭ la ŝtono.
Akceptu facile kaj milde
la konsilojn de la jaroj
kaj abandonu ĝentileme
l’aferoj de la juneco.
Klerigu la forton de la spirito
por ke ĝi protektu vin
dum la subitaj malfeliĉoj;
multaj timoj naskiĝas
de la tedo kaj la soleco.
Konservu sanajn disciplinojn
sed estu indulgema pri vi mem.
Vi estas
kreitaĵo de la universo
ne malpli ol la plantoj kaj la steloj;
pro tio vi rajtas plenvivadi,
eĉ se por vi estas klare aŭ ne
ke certe,
la universo marŝas kiel devas esti.
Malgraŭ
viaj laboroj kaj deziroj
nepre estu vi paca kun Dio
ne gravas la ideo
kiun vi havas pri Li.
Vigliĝu la pacon de via animo
meze de la brua konfuzaĵo de la vivo,
ĉar, eĉ kun tutaj siaj farsoj,
afliktoj kaj nesukcesaj revoj,
la mondo estas ankoraŭ bela!
Estu vi prudenta
kaj defendu vian feliĉon!
Este sitio web utiliza Akismet para reducir el spam. Mira aquí cómo es tratada tu información.
Deja un comentario