Kurso de Esperanto por Hispanparolantoj - 2021
Tiu ĉi estas nova celo de KEL kaj UEA. Ni volas garantii la plej bonan sperton eblan por hispanparolantoj kiuj nenion aŭ malmulte scias pri Esperanto.
Lastjare, 536 lernantoj —el kiuj 230 ricevis atestilon— partoprenis en la kurso de Esperanto por hispanparolantoj realigita de KEL partnere kun UEA kaj TEJO. Post la du monatoj de la kurso, pli ol 320 sesioj okazis kun ĉirkaŭ 30 volontulaj instruistoj.
Pro la sukceso, kaj frekventaj petoj de la komunumo, KEL kaj UEA volas denove okazigi tiun sperton, senpage por gelernontoj. Tamen, laŭ tiuj nombroj kaj la sperto kiun ni jam havis, antaŭvideblas kiom multe da laboro estos postulata. Do, ni serĉas eblojn por ke kaj instruistoj kaj organizantoj ricevu iun monan kontraŭdonon.
Ni petas tre malmultekostan pagon por horo da instruado: 5 eŭroj. Teamo kun dek instruistoj kaj du organizantoj sufiĉus por garantii instruadon por 300 hispanparolantoj. Entute ni serĉas 1.920 eŭrojn (5 eŭroj por horo, 4 horoj ĉiu semajne, 8 semajnoj, 10 lertaj instruistoj kaj 2 loĝistikaj gvidantoj). Metodo, instrumaterialoj, aliĝ– kaj instru-sistemoj pretas por komenci la kurson meze de Aprilo. Aŭ kiam estos la monresursoj.
Se vi mone deziras kontribui al nia proyecto, alklaku sur la subaj butonoj de PayPal, payU aŭ sendu retpoŝtmesaĝon al ni por pritrakti alian eblon: teamo@esperanto.co
Ni daŭre prizorgas la komentejon de ĉi tiu paĝo, do, ne hezitu komenti, demandi, proponi.
La alvoko por gelernontoj troviĝas ĉe esperanto.co/cursos/2021
Ni jam Kolektis...
Dankon al niaj karaj donacintoj
- Aleks Kadar
- Jeremiah Stoddard
- Mª Teresa Bustos
- Jorge Mario Ceballos
Rezultoj de la pasinta Kurso
En Aŭgusto de 2020, fine de la Kurso, tiuj du grupoj, kiujn ni mastrumis, celis prelegigi la lernantojn. Tiuj prelegoj, dum pli ol 4 horoj estis rekte elsenditaj en Facebook. Spektu kiom multe tiuj lernantoj progresis kun nia metodo kaj kun la diligento de nia teamo: