300 Novaj Elstaraj Lernantoj

300 Novaj Elstaraj Lernantoj 1

Kurso de Esperanto por Hispanparolantoj - 2021

Tiu ĉi estas nova celo de KEL kaj UEA. Ni volas garantii la plej bonan sperton eblan por hispanparolantoj kiuj nenion aŭ malmulte scias pri Esperanto. 

Lastjare, 536 lernantoj —el kiuj 230 ricevis atestilon— partoprenis en la kurso de Esperanto por hispanparolantoj realigita de KEL partnere kun UEA kaj TEJO. Post la du monatoj de la kurso, pli ol 320 sesioj okazis kun ĉirkaŭ 30 volontulaj instruistoj.

Pro la sukceso, kaj frekventaj petoj de la komunumo, KEL kaj UEA volas denove okazigi tiun sperton, senpage por gelernontojTamen, laŭ tiuj nombroj kaj la sperto kiun ni jam havis, antaŭvideblas kiom multe da laboro estos postulata. Do, ni serĉas eblojn por ke kaj instruistoj kaj organizantoj ricevu iun monan kontraŭdonon.

Ni petas tre malmultekostan pagon por horo da instruado: 5 eŭroj. Teamo kun dek instruistoj kaj du organizantoj sufiĉus por garantii instruadon por 300 hispanparolantoj. Entute ni serĉas 1.920 eŭrojn (5 eŭroj por horo, 4 horoj ĉiu semajne, 8 semajnoj, 10 lertaj instruistoj kaj 2 loĝistikaj gvidantoj). Metodo, instrumaterialoj, aliĝ kaj instru-sistemoj pretas por komenci la kurson meze de Aprilo. Aŭ kiam estos la monresursoj.

Se vi mone deziras kontribui al nia proyecto, alklaku sur la subaj butonoj de PayPal, payU aŭ sendu retpoŝtmesaĝon al ni por pritrakti alian eblon: [email protected]

Ni daŭre prizorgas la komentejon de ĉi tiu paĝo, do, ne hezitu komenti, demandi, proponi.

La alvoko por gelernontoj troviĝas ĉe esperanto.co/cursos/2021 

Ni jam Kolektis...

111 eŭrojn
6%

Dankon al niaj karaj donacintoj

Rezultoj de la pasinta Kurso

En Aŭgusto de 2020, fine de la Kurso, tiuj du grupoj, kiujn ni mastrumis, celis prelegigi la lernantojn. Tiuj prelegoj, dum pli ol 4 horoj estis rekte elsenditaj en Facebook. Spektu kiom multe tiuj lernantoj progresis kun nia metodo kaj kun la diligento de nia teamo: 

3 comentarios

Deja un comentario

Tu dirección de correo electrónico no será publicada. Los campos obligatorios están marcados con *

Este sitio web utiliza Akismet para reducir el spam. Mira aquí cómo es tratada tu información.

es_COES
Volver al inicio